Flughavena terminalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig-dark.svg Por komputiko, vidu la paĝon komputila terminalo.
Terminalo 5 de flughaveno Heathrow

Flughavena terminalo (aŭ flugstacio, aerostacidomo) aŭ malonge nur terminalo (ĉar ekzistas ankaŭ "havena terminalo" pri ŝipoj[1]) estas konstruaĵo en flughaveno, en kiu la pasaĝeroj transiras inter surteraj transportiloj kaj la aviadiloj. En la terminalo, pasaĝeroj povas aĉeti biletojn, fordoni kaj rericevi siajn pakaĵojn, transiri la sekurecajn kontrolojn kaj atendi en atendejoj. Multaj flughavenoj havas plurajn terminalojn, do oni devas atenti, ĉar foje temas pri apartaj konstruaĵoj ofte eĉ ne atingeblaj piede unu de alia, ekzemple pri la terminalo T4 en la flughaveno Barajas de Madrido, Hispanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd ReVo  terminalo en ReVo