Flughaveno Sibiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno Sibiu
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: SBZ ICAO: LRSB
Resuma informo
Lando Rumanio
Regiono Distrikto Sibiu
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Urbo Sibiu
Apuda urbo Sibiu (4 km)
Alteco 456 m
Geografia situo 45° 47′ 8″ N, 24° 5′ 39″ O (mapo)45.78559722222224.094119444444Koordinatoj: 45° 47′ 8″ N, 24° 5′ 39″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Sibiu (Rumanio)
Internacia Flughaveno Sibiu (Rumanio)
DEC
Internacia Flughaveno Sibiu
Internacia Flughaveno Sibiu
Situo de Internacia Flughaveno Sibiu
Map
Internacia Flughaveno Sibiu
Kurej-angulo 09/27
Kurej-longo 2.000 m
vdr

La Internacia Flughaveno Sibiu (rumane Aeroportul Internațional Sibiu) situas okcidente de Sibiu, ĉe la vojo al Sebeș kaj Alba Iulia (str. Alba Iulia n-ro 73, Eŭropa ŝoseo E81).

Historio[redakti | redakti fonton]

Sibiu ricevis sian unuan flughavenon en 1940 ĉe Șura Mică. En 1943 ĝi estis translokita al la nuna loko kaj komence uzata nur por armeaj celoj. En 1944 estis enkondukitaj civilaj flugoj al Bukareŝto, Brașov, Deva, Oradea kaj Târgu Mureș.

Nova flughavena konstruaĵo estis ekuzita en 1959. En 1970 estis konstruita betona kurejo. En 1971 estis instalita la aparataro necesa por noktaj flugoj kaj en 1975 radaro.

En 1992 komenciĝis la internacia trafiko, unue al Germanio.

En 2007 estis malfermita nova, pli ampleksa flughavena konstruaĵo apud la malnova; la kurejo estis transmetita okcidenten.

Flugkompanioj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

De Sibiu estas regulaj flugoj al pluraj urboj de Rumanio kaj al Aŭstrio, Germanio, Francio kaj Italio.

En 2006 oni decidis pligrandigi la flughavenon; la Eŭropa Investa Banko donis por tio krediton de 40 milionoj da eŭroj. Oni plilongigos la kurejon al 2.800 metroj. Dumtempe oni konsideras eĉ la konstruon de dua kurejo.

Aŭtobusaj (iam ankaŭ trolebusa) linioj ligas la flughavenon al la urbo. Biletoj riceveblas de aŭtomata vendilo.

Ĉe la flughaveno evoluis la "industria zono okcidenta", en kiu sidas pluraj en- kaj eksterlandaj entreprenoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]