Flughaveno Skopjo
Flughaveno Skopjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: SKP ICAO: LWSK | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Nord-Makedonio | ||||
Regiono | |||||
Tipo | Civila/milita | ||||
Mastrumanto | PEAS Macedonia | ||||
Apuda urbo | Skopjo (Petrovec) | ||||
Alteco | 238 m | ||||
Geografia situo | 41° 57′ 42″ N, 21° 37′ 17″ O (mapo)41.96161321.621433Koordinatoj: 41° 57′ 42″ N, 21° 37′ 17″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 16/34 | ||||
Kurej-longo | 3 042 m | ||||
Retejo | http://skp.airports.com.mk/ | ||||
Flughaveno Skopjo[1] (IATA-kodo: SKP, ICAO-kodo: LWSK) (makedone Аеродром Скопје), ankaŭ konata kiel "Flughaveno Petrovec" (laŭ la nomo de samnoma urbo proksima al la flughaveno), estas la plej granda de Nord-Makedonio. Ĝi priservas la ĉefurbon Skopjo, kaj krome ĝi estas la flugkompania nabo de flugkompanio MAT Macedonian Airlines.
En decembro 2006, la registaro de Respubliko Makedonio diskonigis intencon alinomi la flughavenon honore al Aleksandro la Granda (makedone Аеродром Александар Велики), restarigante pli vastan diplomatian disputon kun Grekio, kiu konsideras ke Aleksandro la Granda formas parton de sia propra heredaĵo.[2][3] Ili konsideras ke la nova nomo kreas konfuzon kun la ekzistanta Internacia flughaveno Kavala, "Aleksandro la Granda", kiu troviĝas en la apuda greka regiono Macedonio.[4]
Akcidento
[redakti | redakti fonton]La 5-an de marto 1993, aviadilo Fokker F-100 PH-KXL de Palair kiu iris al Zuriko kraŝis kelkajn sekundojn post elteriĝo el kurejo 34. Akcidento-esploroj determinis ke la kaŭzo de tio estis kulpo de la pilotoj, kiuj ne defrostigis la aviadilon antaŭ la foriro. El la 97 personoj en la aviadilo, 81 mortis.
Flugkompanioj kaj priservataj urboj
[redakti | redakti fonton]- Adria Airways, Ljubljano
- Alitalia, Milano (Flughaveno Milano Malpensa)
- Austrian Airlines, Vieno
- B&H Airlines, Sarajevo
- BelleAir Europe, Romo
- Croatia Airlines, Split, Zagrebo
- České aerolinie, Prago
- Helvetic Airways, Zuriko
- Jat Airways, Belgrado, Ohrid
- LTU International, Duseldorfo
- MAT Macedonian Airlines, Amsterdamo, Berlino (Flughaveno Berlino-Schönefeld), Kopenhago, Duseldorfo, Istanbulo (Internacia Flughaveno Istanbulo-Atatürk), Hamburgo, Parizo (Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle), Romo, Vieno, Zuriko
- Turkish Airlines, Istanbulo (Internacia Flughaveno Istanbulo-Atatürk)
- Wizz Air, Londono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ICAO en World Aero Data. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2017-05-15.
- ↑ (29 de diciembre de 2006) “El Aeropuerto de Skopie será denominado "Alejandro Magno"”. Alirita 25 de aprilo 2009..
- ↑ Makfax. Arkivita el la originalo je 2008-01-04. Alirita 2017-05-15.
- ↑ Aeropuerto Internacional de Kavala "Megas Alexandros" o en español: "Alejandro Magno". Oficiala retejo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aeropuerto de Skopie en la hispana Vikipedio.