Flughaveno de Barcelono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno de Barcelono
internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko [+]

Supermara altecomsnm [+]
Koordinatoj41° 17′ 49″ N, 2° 4′ 42″ O (mapo)41.2969442.078333Koordinatoj: 41° 17′ 49″ N, 2° 4′ 42″ O (mapo)
Areo13 km² (1 300 ha) [+]
HorzonoEŭropo/Madrido [+]

Flughaveno de Barcelono (Barcelono)
Flughaveno de Barcelono (Barcelono)
DEC
Flughaveno de Barcelono
Flughaveno de Barcelono
Lokigo de Barcelono en Hispanio
Map
Flughaveno de Barcelono

Vikimedia Komunejo:  Barcelona Airport [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Interno de la Terminalo T2-A.
Terminalo 1

La flughaveno de Barcelono (IATA: BCN, ICAO: LEBL), ofte konata kiel Flughaveno El Prat, situas je 10 km sudokcidente de Barcelono, Katalunio, Hispanio, kuŝanta en la municipoj El Prat de Llobregat, Viladecans kaj Sant Boi de Llobregat.

La flughaveno estas la dua plej granda en Hispanio malantaŭ flughaveno Madrido-Baraĥo kaj la unua en Katalunio. Ĝi estas la ĉefa flugkompania nabo por Vueling Airlines kaj fokusa urbo por Air Europa kaj Iberia Airlines. La flughaveno plejparte servas naciajn, eŭropajn kaj nordafrikajn cellokojn, ankaŭ havante negravajn flugojn al Sudorienta Azio, Latinameriko kaj Nordameriko.

La aera spaco Barcelono-Madrido, konata kiel "Pont Aeri" (en kataluna) aŭ "Puente Aéreo" (en hispana), laŭlitere "Aera Ponto", estis la plej trafikata itinero de la mondo ĝis 2008, kun la plej alta nombro de flug-operacioj (971 semajne) en 2007. La horaro estis reduktita ekde februaro 2008, kiam rapidtrajnlinio Madrido-Barcelono estis malfermita, kovrante la distancon en 2 horoj kaj 40 minutoj, kaj rapide iĝis populara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]