Flughaveno de Reggio Calabria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti"
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: REG ICAO: LICR
Resuma informo
Lando Italio
Regiono Kalabrio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Società Aeroportuale Calabrese
Apuda urbo Reggio Calabria (5 km)
Alteco 29,26 m
Geografia situo 38° 4′ 19″ N, 15° 39′ 13″ O (mapo)38.07194444444415.653611111111Koordinatoj: 38° 4′ 19″ N, 15° 39′ 13″ O (mapo)
Flughaveno de la Markolo "Tito Minniti" (Italio)
Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti" (Italio)
DEC
Flughaveno de la Markolo "Tito Minniti"
Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti"
Situo de Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti"
Map
Flughaveno de la Markolo
"Tito Minniti"
Kurej-angulo 15-33
Kurej-longo 2.061 m
vdr

Flughaveno Reggio Calabria (IATA: REG, ICAO : LICR ), ankaŭ konata kiel Aeroporto dello Stretto (flughaveno de la markolo), estas la unua itala flughaveno konstruita en la regiono Kalabrio, servanta la metropolan urbon Reggio Calabria kaj parton de la metropola urbo Messina. Ĝi estas nomita je la nomo de Tito Minniti, reĝjokalabriano, heroo de la iama itala Reĝa Aer-armeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Flughaveno de Reĝjo Kalabria

La unua startkurejo de la Flughaveno de Reĝjo estis konstruita en 1939 por militaj celoj.

La milita flughaveno ricevis la nomon de subleŭtenanto piloto Tito Minniti, la unua itala piloto mortinta en Orientafriko la 26an de decembro 1935 dum la milito en Etiopio.

Dum la dua mondmilito (inter la 20a de marto kaj la 10a de aprilo 1942 ) la atakoj kontraŭ Malto startis de ĉi tie. La 11an de julio 1943, la usona reago per aviadila atako igis neutiligeblajn la startkurejojn. Post la dua mondmilito ili estis rekonstruitaj permesante al la flughaveno servi civilan aviadon.

La unua civila flugo okazis la 10an de aprilo 1947 per helica, dumotora, 21-sidloka, Douglas DC-3 sur la itinero Torino - Bolonjo - Florenco - Napolo -Reĝjo Kalabrio - Palermo,

En 1959 oni postulis la taksadon de la diversaj turismaj perspektivoj ligitaj al la intensigo de flughavenaj retoj, substrekante la pliiĝon de la flughavena merkato en Eŭropo kaj en la mondo kaj la favorajn eblojn en Italio, sed precipe en Sicilio kaj Kalabrio, turistregionoj kaj tiam sen validaj eksteraj ligoj.

La projektado de la unua asfaltita kurejo komenciĝis en oktobro 1960, sed nur post sep jaroj da malhelpoj ĝi atingis sian konkludon. Flughaveno Reggio estis katalogita en 1978 en klaso D; transdonita al la Ĝenerala Estraro en 1976, ĝi fariĝis civila flughaveno kaj perdis la atributon de milita flughaveno.

La flughaveno ĉefe servas al la provinco Reggio Calabria kaj parte al tiuj de Mesino kaj Vibo Valentia, kun bazeno da uzantoj de pli ol 1 500 000 homoj. Ĝi estas ĉiam pli plibonigata strukturo; la lastatempa moderniga fazo permesis pliiĝon de la nombro de disponeblaj flugoj por ambaŭ enlandaj kaj internaciaj flugoj.

Pluraj filmoj estis filmitaj en la Flughaveno de la Markolo.

Flughaveno-administrado[redakti | redakti fonton]

La flughaveno antaŭe estis administrita de SoGAS SpA. de marto 1981, sed fine de 2016, la kompanio SoGAS SpA. estis deklarita bankrota de ENAC. De julio 2017, ĝi pasis sub la kontrolon de SACAL S.p.A [1] [2].

Trafikaj datumoj[redakti | redakti fonton]

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.

Datumoj de pasaĝer-trafiko[3]
Jaro Naciaj % Var.

antaŭa jaro.
Internaciaj % Var.

antaŭa jaro.
Transiro % Var.

antaŭa jaro.
Komerca

sume
% Var.

antaŭa jaro.
Ĝenerala

aviado
% Var.

antaŭa jaro.
SUME % Var.

antaŭa jaro.
2000 538.048 Kresko4,6 538.048 Kresko4,6 538.048 Kresko4,6
2001 481.857 Malkresko10,4 481.857 Malkresko10,4 481.857 Malkresko10,4
2002 463.662 Malkresko3,8 463.662 Malkresko3,8 463.662 Malkresko3,8
2003 441.795 Malkresko4,7 441.795 Malkresko4,7 441.795 Malkresko4,7
2004 * 271.652 Malkresko38,5 818 272.470 Malkresko38,3 389 272.859 Malkresko38,2
2005 392.301 Kresko44,4 5.788 Kresko607,6 398.089 Kresko46,1 398.089 Kresko45,9
2006 569.454 Kresko51,3 8.796 Kresko52,0 28.820 607.070 Kresko58,8 657 607.727 Kresko59,0
2007 538.018 Malkresko5,5 9.796 Kresko11,4 34.352 Kresko19,2 582.166 Malkresko4,1 1.430 Kresko117,7 583.596 Malkresko4,0
2008 459.114 Malkresko14,7 32.188 Kresko228,6 43.591 Kresko26,9 534.893 Malkresko8,1 1.226 Malkresko3,1 536.032 Malkresko8,2
2009 440.966 Malkresko4,0 10.238 Malkresko68,2 56.743 Kresko30,2 507.947 Malkresko5,0 1.111 Malkresko2,5 509.058 Malkresko5,0
2010 453.479 Kresko2,8 18.442 Kresko80,1 73.220 Kresko29,0 545.141 Kresko7,3 3.507 Kresko215,7 548.648 Kresko7,8
2011 511.511 Kresko12,8 7.943 Malkresko56,9 38.986 Malkresko46,8 558.440 Kresko2,4 2.667 Malkresko24,0 561.107 Kresko2,3
2012 569.286 Kresko11,3 0 Malkresko100,0 0 Malkresko100,0 569.286 Kresko1,9 2.408 Malkresko9,7 571.694 Kresko1,9
2013 557.559 Malkresko2,1 0 0,0 1.078 Kresko100,0 558.677 Malkresko1,9 4.070 Kresko69,0 562.747 Malkresko1,6
2014 517.417 Malkresko7,2 0 0,0 169 Malkresko84,3 517.586 Malkresko7,4 5.263 Kresko29,3 522.849 Malkresko7,1
2015 490.804 Malkresko5,1 0 0,0 0 0,0 490.804 Malkresko5,2 1.808 Malkresko65,6 492.612 Malkresko5,8
2016 483.793 Malkresko1,4 0 0,0 64 0,0 483.857 Malkresko1,4 1.489 Malkresko17,6 485.346 Malkresko1,5
2017 380.062 Malkresko21,4 0 0,0 0 0,0 380.062 Malkresko21,5 1380 Malkresko7,3 381.442 Malkresko21,4
2018 356.974 Malkresko6,1 0 0,0 0 0,0 356.974 Malkresko6,1 1398 Kresko1,3 358.372 Malkresko6,0
2019 364.062 Kresko2,0 0 0,0 0 0,0 365.391 Kresko2,0 1.329 Malkresko4,9 365.391 Kresko2,0
* la flughaveno restis fermita dum 3 monatoj pro laboroj al la kurejo da la 01/03/2004 ĝis la 30/05/2004.[4]

Karakterizaĵoj de la flughaveno[redakti | redakti fonton]

La flughaveno de la Markolo havas grandajn estontajn perspektivojn danke al sia strategia pozicio kaj granda areo da uzantoj.

La flughaveno, laŭ teknika vidpunkto, havas la jenan kvalifikon:

  • Flughaveno malfermita al nacia kaj internacia komerca trafiko.
  • Limflughaveno rajtigita por doganaj kaj sanaj kontroloj por produktoj de besta origino de landoj ekster la EU .
  • Dogana Flughaveno kun "provizoraj stokejoj".

La dimensioj de la kurejoj permesas la uzon de la flughaveno de preskaŭ ĉiuj mallarĝ-korpaj aviadiloj.

Intervenoj pri modernigo kaj renovigo[redakti | redakti fonton]

Vastigaj kaj modernigaj laboroj estas planitaj por totala sumo de 25 milionoj da eŭroj: [5]

  • Kontraŭsisma Adaptado de la aerstacidomo;
  • Restrukturado de publikaj areoj kaj energi-adaptado kaj klimatizado;
  • GBAS-Sistema Modernigo;
  • Plibonigo de plankokovraĵoj en la aerflanka areo kaj lumaj vid-helpiloj;
  • Malkonstruo de ruinoj kaj danĝeraj artefaktoj kaj renovigo de la koncernaj areoj;
  • Adaptado de rilataj stratoj kaj nova parkejo;
  • Adaptado de la enirhalo kaj kontrolekipaĵojn por pasaĝeroj kaj pakaĵoj;
  • Intervenoj por flugsekureco kaj aertrafika kontrolo;
  • Ĝisdatigo de kontrolaj kaj ordigaj sistemoj de pakaĵoj;
  • Modernigo de perimetraj kontraŭtrudaj sistemoj kaj protekto kontraŭ senpilotaj aviadiloj;

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]

La flughaveno havas fervojan stacidomon, Reggio Calabria Aeroporto, servata de regionaj trajnoj, kiuj ligas ĝin rekte al la stacidomo Reggio Calabria Centrale.

Aŭte de la nordo (Tirena regiono)[redakti | redakti fonton]

A2 Salerno-Reggio de Kalabrio - Krucvojo 4, krucvojoj de: Arangea / Gallina kaj Ravagnese / Flughaveno.

Aŭte de la sudo (ionika regiono)[redakti | redakti fonton]

SS106 Reggio-Taranto - Krucvojo 4, krucvojoj de: Ravagnese / Flughaveno, Malderiti / Flughaveno kaj Arangea / Gallina

Kun la urbo Reggio Calabria[redakti | redakti fonton]

la flughaveno estas ligita al la urbo per buso de ATAM (Transporta Kompanio por la Metropola Areo) kun ligoj ankaŭ al la haveno kaj la Centra stacidomo kun la linioj: 15 19 27 27/28 35A 111 113 114 115 118 119 121 / 122 Haveno- Flughaveno (rekta).

Kun Villa San Giovanni[redakti | redakti fonton]

ekzistas servo "Volobus", kiu permesasiri de la flughaveno al Villa San Giovanni, proksime al la pramoj al Sicilio . La servo antaŭe ligis la flughavenon kun la urbo Messina, kiu nun estas kunligita per la Metromare kun ŝvebŝipoj, rekte de la flughaveno.

Kun Lokri-a kaj Grekanika areoj[redakti | redakti fonton]

Estas la busa konekto "Jonica Line" kiu havas Caulonia Marina kiel sian terminalon. La horaroj de ĉi tiuj servo koincidas kun tiuj de ĉiuj flugoj de la flughaveno.

Kun Mesino kaj Sicilio[redakti | redakti fonton]

La busa konekto administrita de la flughaveno estas aktiva, kiu ligas la flughavenon rekte kun la ĉefa haveno en kelkaj minutoj kaj inverse, siavice konektita kun Mesino per tre oftaj ŝvebŝipoj dum la tago.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj eroj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]