Flugillongo (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezuro de Flugillongo ĉe ido de Ruĝbeka montokorvo dum ringado.

Flugillongo estas anatomia mezuro de la flugilo de birdo. Tiu mezuro estu farata havante la flugilon faldita laŭ angulo de 90 gradoj, el plej elstara pinto de la pojna artiko al la plej elstara pinto de la plej longa unuaranga plumo. Ĝi estas ofte prenata kiel standarda mezuro de la proporcioj de birdo kaj uzata por diferenci inter specioj kaj subspecioj, ĉar ĝi estas pli preciza ol la mezuroj de la totala longo (el bekopinto la vostopinto) aŭ tiu de la enverguro (el flugilpinto al flugilpinto).