Flugkompanisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la ĝenerala signifo de la vorto stevardo. Pri la specifa signifo ene de vikipedio vidu la artikolon pri vikimediaj stevardoj.

La Flugkompanisto (Antaŭe nomiĝita ĝis 1990-aj jaroj : Stevardo (viro) aŭ Stevardino (virino)) estas profesia oficisto kaj persono, zorganta pri la pasaĝeroj dum la transporto per aviadilo. La ĉefaj taskoj de flugkompanistoj estas oferi komforton kaj sekurecon por pasaĝeroj, aparte en kazoj de danĝero aŭ krizo, katastrofo.

Dum la komenca epoko de aviado, flugkompanistoj estis ofte nomiĝita stevardostevardinoj. Post la 1990-jaroj, ICAO kaj IATA, inkluzive multaj ĉefaj aerlinioj alinomis tiun nomon al oficiala nomo, flugkompanisto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje flugkompanisto deĵoris en aviadilo en 1911 dum la flugo de zepelino LZ10 Ŝvabio de Germana Aerŝipa Vojaĝa Korporacio.[noto 1] La 1-an de majo 1927 British Airways oficiale unuafoje taskis flugkompaniston dum internacia flugo inter Londono kaj Parizo. Oni rimarkis, ke la ĉeesto de flugkompanisto trankviligas la pasaĝerojn dum la - tiam tre malkutima - vojaĝo. La unua virina flugkompanisto estas la flegistino Ellen Church el Iovao la 15-an de majo 1930, la unua miksita teamo el viraj kaj virinaj kompanistoj aperis en Boeing Air Transport[noto 2] en junio 1938.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Estas principe malpermesate al ĉiu membro de aviadila teamo (ĉu piloto, ĉu flugkompanisto), akcepti pro sia laboro en la aviadilo iun monon (nek trinkmonon, nek rekompencon, nek aliajn donacojn).

Taskoj[redakti | redakti fonton]

En aviadila kajuto: la klarigo pri sekureco estas deviga laŭ ICAO kaj praktikata antaŭ ĉiu ekflugo.

La ĉefaj taskoj de flugkompanistoj estas sekureco de pasaĝeroj dum la flugo. Ili klarigas al la pasaĝeroj kiel konduti, se en la kajuto malaltiĝas la aerpremo, kiel uzi la glitelirejojn kaj kiel utiligi la savovestojn. En kazo de urĝa bezono estas la tasko de la flugkompanistoj zorgi pri laŭeble rapida evakuado de la aviadilo. Ili devas scii kion fari en kazo de brulo kaj rapide taŭge reagi.

La Kajuta kontrolanto (angle Cabin Manager) estas la ĉefulo de flugkompanistoj, kiu gvidas kaj kontrolas ĉiujn taskojn de flugkompanistoj en kajuto. Por sekureco de la pasaĝeroj, kaj la kunordiganto inter la pilotaro.

En aviadila kajuto: de ĉiu sidloko pasaĝero povas per simpla butonpremo voki la flugkompanisto.

La nombro de flugkompanistoj dependas laŭ nacia aviada juro kaj regularo: Ekzemple, por 20 pasaĝerlokoj devas esti unu flugkompanisto (por 19 aŭ malpli ne nepras), por ĉiu kvanto de 50 fluggastoj unu plia akompanisto estas deviga.

La flugkompanisto estas tiu ano de la flugkompanio, kiu estas plej videbla por pasaĝero. Tial multaj flugkompanioj multe atentas bonan trejnadon de siaj flugkompanistoj.

Profesiaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Oftaj perturboj kaj malsanoj, kiuj rilatas kun profesio de flugkopmanisto estas:

  • Horzonozo (aŭ jetlaco)
  • dormoperturboj
  • manĝoperturboj pro la neregula manĝado kaj trinkado.

Por trakti ilin, rekomendas kompenson per sporto.

Deĵorado[redakti | redakti fonton]

Maksimuma deĵortempo kaj minimuma ripozpaŭzoj estas priskribataj perleĝe kaj per la kolektiva laborkontrakto (vidu: sindikato). Perjare estas fiksata maksimumo de 2.000 horoj da deĵoro, monate 70-87 flughoroj en interkontinentaj flugoj aŭ 69-89 horoj en kontinentaj flugoj. La detalojn ĉiu kompanio fiksas mem. Parttempa laboro eblas en multaj kompanioj. Deĵortempoj estas ankaŭ dum semajnfinoj.

Deĵoro dum interkontinentaj flugoj rezultigas neregulan ritmon de dumtaga kaj dumnokta laboro, neceson ofte adaptiĝi al alia tempozono, alia klimato. Tio povas gvidi al malbonfarto, dormoperturboj, malsaniĝemo. Plurtaga foresto de la hejmo povas resultigi izoligon el familio kaj amikaro.

Postuloj[redakti | redakti fonton]

  • Alloga, flegata aspekto kaj aplomba konduto necesas.
  • Ili estu komunikkapablaj, aparte en la kampo de interkultura komunikado. Ili havu socian kompetenton, emocian komprenemon kaj fortan prestopretecon.
  • Flekseblo kaj ŝarĝokapabloj korpa kaj psika nepras.

Krome necesas jenaj scioj:

  • Finitaj lerneja studado kaj laŭeble profesia trejnado estas preferataj, se ne nepraj.
  • Bonaj konoj de minimume unu fremda lingvo, aktive kaj pasive, estas nepre postulataj, por neanglalingvanoj la minimuma fremda lingvo estas la angla (tre dezirataj krome estas la ĉina, kantona, japana, franca, germana, hispana, portugala kaj itala).
  • Konoj pri la teknika proceduro de la flugado estas postulataj.
  • Konoj pri la funkciigado de la sekurecoekipaĵo de aviadilo.
  • Konoj pri ĝenerala medicino, sukuro, tropika medicino kaj subteno de handikapitaj kaj kadukaj personoj.
  • Konoj kaj kapabloj pri praktika psikologio - traktado apartaj personoj (sub influo de drogo, kun perturbita personeco, flugtimo, klaŭstrofobio ...) kaj rimedoj por konfliktmildigo.
  • Konoj pri gastronomio.
  • Scioj pri geografio, religioj, kulturoj.

La laborloko en aviadilo[redakti | redakti fonton]

La laborloko mem prezentas certan streĉon al la homa korpo:

  • ne estas tute horizontala (ĝenerale angulo de 1,5° ĝis 5°),
  • havas malpli (nur 5-10%) da aerhumido ol normale (40-50%)
  • enhavas pli malaltan aerpremon, kiel en alteco de 2700 m super NN
  • estas tre brua kun laŭteco de pli ol 80 dB.
  • estas eksponita al pli alta kosma radiado kaj al pli alta kvanto de ozono.
    Kvankam ne jam pruviĝis damaĝaj efikoj de ambaŭ por la homa sano, estis fiksita maksimuma dozo de 20 mSv (miliSiverto) jare kaj de 400 mSv dum homa vivo. (En Eŭropa Unio tio estis fiksita per leĝo EU 96/29/EURATOM.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. germane Deutsche Luftschiffahrts-Aktiengesellschaft, DELAG.
  2. Hodiaŭa United Airlines

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]