Flugo 269 de One-Two-GO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flugo 269 de One-Two-GO
Simila aviadilo en la flughaveno de Phuket


Simila aviadilo en la flughaveno de Phuket

aviadila akcidento
Ĝenerala informo
Dato  16-an de septembro 2007
Tempo  9:35 UTC
Kaŭzo  Eraroj de stiristoj dum alteriĝo
Loko  Phuket
Geografia situo 8° 6′ 53″ N, 98° 19′ 12″ O (mapo)8.114736111111198.319986111111Koordinatoj: 8° 6′ 53″ N, 98° 19′ 12″ O (mapo)
Punkto de ekflugo  Bangkok
Punkto de alflugo  Phuket
Pereintoj  90
Aviadilo
 Tipo  Kolizio kun arbaroj, disrompiĝo kaj brulego
Flugkompanio  One-Two-GO
Flanka numero  HS-OMG
Pasaĝeroj  123
Aviadilanoj  7
Postvivintoj  40
vdr

Flugo 269 de kompanio One-Two-GO je la 16-a de septembro 2007 estis linia flugo en Tajlando, de Bangkok al Phuket. Ĝi akcidentis dum la alteriĝo, kun 123 pasaĝeroj kaj 7 aviadilanoj.

La aviadilo estis de tipo McDonnell Douglas MD-82. Tiu tipo havas du motorojn kaj taŭgas por mallongaj kaj mezaj distancoj.

Dum la surteriĝo de la aviadilo, je la horo 9:35 UTC (15:35 laŭ loka tempo), estis fortaj vento kaj pluvo. La terkontakto okazis laŭplane, sed poste la aviadilo iĝis neregebla kaj transiris la finon de la kurejo. Ĝi trafis arbojn, disrompiĝis en du partojn kaj fine penetris en teramason, ekbrulante.

En la aviadilo mortis 90 homoj; 40 estis savitaj; ili parte mem sukcesis forkuri el la brulanta aviadilo. En la antaŭa parto mortis ĉiuj, ankaŭ ambaŭ stiristoj. La flughaveno estis fermita, ĉiuj flugoj estis nuligitaj.

Laŭ raportoj la 40 savitoj havis jenajn landajn devenojn: 14 tajlandanoj, 8 britoj, kvar germanoj, tri irananoj, tri irlandanoj, du israelanoj, du nederlandanoj, du svedoj kaj aŭstro, aŭstraliano, kanadano kaj italo.

Laŭ Chaisak Angsuwa, estro de la tajlanda aviada aŭtoritato, la stiristo pro la malbona provis senhalte restarti, sed la aviadilo perdis la ekvilibron.

La du aviad-registriloj estis trovitaj kaj esploritaj en Usono, kie la aviadilo estis konstruita. Ilia analizo montris, ke en la lastaj 19 sekundoj de la flugo neniu el la du stiristoj manipulis ion. Kredeble la aviadilo estis kaptita en tondila vento. La oficiala esploro unue kulpigis la stiriston, kiu provis alteriĝi malgraŭ averto. Je la 19-a de septembro oni kulpigis la flughavenan instalaĵon, ĉar tri el ĝiaj ses vento-avertiloj ne funkciis pro manko de sunĉela energio, kiu estis elĉerpita pro la nuba vetero. Sed la aviadilo havis proprajn, sendependajn avertilojn pri vento. La esploro konkludis, ke la stiristoj eraris, kaj blokis la flugojn de la kompanio One-Two-GO por 56 tagoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]