Flugo Air France 447

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flugo 447 de Air France)
Flugo Air France 447
Kraŝonta aviadilo en 2007


Kraŝonta aviadilo en 2007

aviadila akcidento
Ĝenerala informo
Dato  1-an de junio 2009
Karaktero  Falo sur akvon de flugnivelo
Kaŭzo  Skipa eraro
Loko  Atlantika Oceano
Geografia situo 3° 3′ 57″ N, 30° 33′ 42″ U (mapo)3.0658333333333-30.561666666667Koordinatoj: 3° 3′ 57″ N, 30° 33′ 42″ U (mapo)
Flugo  AF447
Punkto de ekflugo  Rio-de-Ĵanejro
Punkto de alflugo  Parizo
Pereintoj  228 (ĉiuj)
Aviadilo
 Tipo  Airbus 330-200
Flugkompanio  Air France
Flanka numero  F-GZCP
Pasaĝeroj  216
Aviadilanoj  12
Postvivintoj  0
vdr

Flugo 447 de Air France akcidentis je la 1-a de junio 2009 super la Atlantiko, ekfluginte la antaŭan vesperon de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) direkte al Parizo (Francio). Ĉiuj 228 homoj sur ĝia ferdeko pereis. En la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio la 1-an de junio estis deklarita tritaga funebro.[1] En la franca katedralo Dipatrino de Parizo la 3-an de junio okazis funebra diservo ĉeeste de la prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy.[2] Tio estis plej granda kraŝo en historio de Air France kaj plej granda inter kraŝoj de civilaj aviadiloj ekde 2001.[3]

La aviadilo[redakti | redakti fonton]

La aviadilo de la kompanio Air France estis de tipo Airbus 330-200 kaj havis la matrikulan numeron F-GZCP (flugo AF447). Ĝia unua flugo okazis la 25-an de februaro 2005. Dum sia lasta flugo ĝi transportis 216 pasaĝerojn kaj 12 skipanojn (inkluzive du stiristojn kaj unu inĝenieron). La aviadilestro havis sperton de ĉ. 11.000 flugaj horoj, inkluzive de 1.700 sur Airbus 330 aŭ la simila modelo Airbus 340.

En 2006 la aviadilo havis en Parizo surteran kolizion kontraŭ alia aviadilo, sed estis nur malgrave damaĝita. Lasta inspekta revizio okazis la 16-an de aprilo 2009.

Planita itinero

La flugo[redakti | redakti fonton]

La aviadilo foriris de Rio-de-Ĵanejro la 31-an de majo 2009 je la 19:03 (loka tempo = 22:03 laŭ UTC) kaj devintus alveni sekvatage en flughavenon Roissy-Charles-de-Gaulle de Parizo je la 11:10 (09:10 laŭ UTC).

La lasta radioparola kontakto okazis je 01:33 UTC, kiam la aviadilo estis 565 km for de la nord-okcidenta marbordo de Brazilo. Tiuokaze la anaro raportis, ke ĝi post ĉ. 50 minutoj eniros la aerspacon de Senegalio kaj flugas normale en alto de 10.760 m je rapido de 840 km/h. Sed la flugo frontis fortan atmosferan turbulenton. La lasta kontakto konsistis el aŭtomataj mesaĝoj, kiuj alvenis je 02:14 laŭ UTC kaj indikis elektran paneon kaj perdon de aerpremo en la ĉelo. Tiuj ĉi mesaĝoj tamen atingis ne la aviadotrafikajn kontrolistojn, sed la teknikistojn de Air France. Do la aviadotrafikaj kontrolistoj ne tuj estis informitaj.

Skipo[redakti | redakti fonton]

La skipo konsistis el: 3 pilotoj, 3 supraj stevardoj, 6 stevardoj. Ĉiuj estis la francoj krom 1 brazila stevardino.

Aviadilestro Dua piloto Dua piloto
Loko en la aviadilo komence de la akcidento komence en ripozostato lasis lokon, do ne stiris la aviadilon stiris la aviadilon dum la kraŝo
Ŝtataneco Francio Francio Francio Francio Francio Francio
Nomo Marc Dubois David Robert Pierre Cedric Bonin
Aĝo 58 jaroj 37 jaroj 32 jaroj
Medicina certigilo Ricevita 10-a de oktobro 2008 11-a de decembro 2008 24-a de oktobro 2008
Valida ĝis 31-a de oktobro 2009 31-a de decembro 2009 31-a de oktobro 2009
Notoj nepras uzado de korektaj kontaktlensoj nepras uzado de korektaj kontaktlensoj
Jaro de ricevo de la licenco de privata piloto 1974 1992 2000
Jaro de ricevo de la licenco de konektita piloto 1977 1993 2001
Jaro de ekdungo en Air France 1988 (en Air Inter)
1997 (unuiĝo de Air Inter kaj Air France)
1999 2004
Dato de elekto
por Airbus A330/A340
[4]
februaro 2007 aprilo 2002 junio 2008
Kvanto de flugohoroj Entute[4] 10 988 6 547 2 936
En Airbus A330/A340[4] 1 747 4 479 807

La edzino de la dua piloto Pierre Cedric Bonin — Isabelle Bonin, ankaŭ troviĝis sur ferdeko kiel pasaĝerino.[5]

La pasaĝeroj[redakti | redakti fonton]

Princo Pedro Luís de Orléans e Bragança

Air France anoncis, ke la pasaĝeraro el 32 landoj konsistis el 216 personoj: 126 viroj, 82 virinoj, sep infanoj kaj unu novnaskita bebo[6].

Inter la pasaĝeroj estis du brazilaj plenumaj direktoroj de la franca kompanio Michelin, inkluzive de la ĝenerala direktoro por Sud-Ameriko. Ankaŭ en la avidilo estis la princo Pedro Luís de Orléans e Bragança el la brazila dinastio Bragança. La loĝanto de la rusa urbo Koroljov (urbo) 46-jara Andrej Kiseljov revenis post la unua vizito al sia fianĉino, loĝanta en Rio-de-Ĵanejro.[7]

Hazardaj «saviĝoj»[redakti | redakti fonton]

La aviadilo estis preskaŭ plena, restis nur 3 neokupitaj lokoj el 219. 37-jaraĝa brazila juristo Joao Marcelo Calaca (Ĵoaŭ Marselu Kalasa) havis malvalidan pasporton kaj oni ne permesis al li eniri la aviadilon. Lia kamarado restis kun li en la flughaveno pro solidareco. Franca profesoro perdis sian bileton. Svedino Kristina Badr kaj ŝia edzo Fernando naskiĝis kaj kreskis en Svedio, sed de jaroj pro sia laboro loĝis en Rio-de-Ĵanejro kaj nur vizitadis la patrujon. Ili ĉiam flugadis per diversaj aviadiloj pro aviadofobio — por ke ili estu certaj, ke almenaŭ unu el ili restos viva. La edzo kun 3-jaraĝa filino elflugis en alia aviadilo, kaj la edzino kun filo per la flugo 447[8].[9] La dano Stefan van Os estis flugonta en tiu ĉi flugo, sed al li telefonis kunulo kaj malkonsilis fari tion, ĉar li antaŭsentas ion malbonan.[7] Italino Johanna Ganthaler kune kun sia edzo maltrafis la flugon, sed sekvan tagon pereis en aŭtoakcidento en Suda Tirolo.[10]

Serĉado[redakti | redakti fonton]

Brazila maramrea komandanto Giucemar Tabosa Cardoso kaj subkolonelo Henry Munhoz informas ke pliaj tri korpoj estis trovitaj

La brazila flugtrafika kontrolejo (ATC) kontaktis la kontrolejon de Dakar je 02:20 laŭ UTC, ĉar la aviadilo ne respondis al radia voko. La Brazila Mararmeo tuj komencis serĉan kaj savan operacon ĉirkaŭ la arkipelago Fernando de Noronha. Francio petis de Usono la uzon de satelita observado por serĉi spurojn de la aviadilo.

La 2-an de junio 2009 je la 4-a horo laŭ UTC la serĉado estis ĉesigita. Oni informis, ke brazilaj serĉaj aviadiloj trovis pecojn de la aviadilo en la supozata akcidentejo. Piloto de la brazila flugkompanio TAM Linhas Aéreas diris, ke li vidis en la loko de supozita falo «brilajn oranĝajn punktojn» sur surfaco de la oceano. Senegala ŝipo pririgardis tiun ĉi lokon, sed trovis nenion[11][12]. Malbona vetero malhelpis la serĉadon[13]. Ekspertizistoj diris, ke la serĉado de la sonregistrilo kaj nigra skatolo ne eblas, ĉar la profundeco de la oceano tie atingas 4 570 metrojn[14][15].

La 3-an de junio la Brazila Mararmeo provis levi la rompaĵojn de la aviadilo, kontraŭstarante al ŝtormo, sed fiaskis[16]. La ĵurnalo Le Monde, referencante fontojn proksimajn al enketado, komunikis, ke antaŭ la katastrofo la aviadilo flugis tro malrapide[17].

La 4-an de junio la gazetservo de la Brazila Aerarmeo informis pri levo de rompaĵoj de la aviadilo en la Atlantiko. Ili estis trovitaj je 340 mejloj (547 km) for de la marbordo de Brazilo, nord-okcidente de arkipelago Fernando de Noronha[18][19]. Inter la rompaĵoj estis trovitaj la fragmentoj de ŝarĝĉelo kun areo je 2,5 m² kaj 2 buoj[20]. La levado okazis per la helikoptero Westland Lynx, bazita sur la fregato "Constituição" de la Brazila Mararmeo. La rompaĵoj estos transportitaj al Francio, kies aŭtoritatoj enketis la akcidenton[21]. Agence France-Presse informis, ke la aviadilo povintus disfali ankoraŭ en aero aŭ disrompiĝi kontraŭ akvon[22]. Pro tio la agentejo opinias, ke «estas neniu espero por trovi postvivintojn».

La 5-an de junio oficialuloj de la Brazila Aerarmeo malkonfirmis la informon pri tio, ke la rompaĵoj, levitaj la 4-an de junio, apartenas al la malaperinta aviadilo[23]. Ankaŭ oleaj makuloj ne aperis, «ĉar ili estas naftaj, kaj ne kerosenaj»[24]. Ĉirkaŭ 40 parencoj de la pasaĝeroj ekflugis al la loko de la katastrofo[25].

Dum gazetara konferenco kapitano de la fregato Giucemar Tabosa Cardoso kaj subkolonelo Henry Munhoz informas ke pliaj tri korpoj estis trovitaj

La 6-an de junio Francio ekutiligis por serĉado nuklean submarŝipon, ekipitan per hidroakustikiloj, por eltrovi la nigran skatolon[26]. Brazila serĉgrupo trovis individuajn aĵojn de la pasaĝeroj kaj korpojn de 2 pereintaj viroj je 900 km de arkipelago Fernando de Noronha[27][28]. Inter la aĵoj oni malkovris ledan valizon kun la bileto por tiu aviadilo kaj dorsosakon kun tekokomputilo. Ankaŭ estis trovita blua fotelo de aviadilo kaj oksigena masko. usonaj militistoj ekspedis al francaj ŝipoj 2 altteknikajn ilojn (Towed Pinger Locator), kiuj helpos pri serĉado de nigra skatolo. La aparatoj Towed Pinger Locator kapablas trovi radiosignalilojn je profundo pli ol 6 km[29].

Skemo de la Flugo Air France 447 enhavas indikitajn lokojn, kie dum serĉado en 2009 estis trovitaj korpoj

La 7-an de junio estis trovitaj pliaj 17 (laŭ aliaj informoj 3[30]) korpoj de pereintoj[31].

La 8-an de junio matene la novaĵagentejo Associated Press komunikis, referencante al brazila militoficialulo, pri levo de 17 korpoj de viktimoj. Vespere reprezentantoj de la Brazila Aerarmeo anoncis, ke estas elakvigitaj 16, ne 17 korpoj de viktimoj, kiel estis komunikite antaŭe[32].

La 9-an de junio la Brazila Mararmeo komunikis, ke serĉaj taĉmentoj elakvigis la korpojn de pliaj 4 pereintoj. Entute estas trovitaj 28 korpoj[33].

La 10-an de junio brazilaj militistoj informis, ke serĉaj taĉmentoj jam trovis korpojn de 41 pereintoj. Unuaj 16 korpoj estis transportitaj al arkipelago Fernando de Noronha. Pliaj 25 korpoj troviĝas en la fregato "Bosísio", kiu direktiĝas al bazo en la arkipelago[34].

La 14-an de junio reprezentantoj de la Brazila Aerarmeo certigis, ke estis trovitaj 49 korpoj de pereintoj. Oni ekkonis tion post unua identigado de la korpoj[35].

La 19-an de junio Air France deklaris ke la familioj de la pereintoj ricevos po 17,5 miloj da eŭroj. Ankaŭ la kompanio volas instali la monumenton honore al la pasaĝeroj de la flugo 447.[36]

La 25-an de junio Air France informis ke estis retrovitaj kadavroj de la aviadilestro kaj stevardo.[37][38]

La 27-an de junio Brazilo deklaris pri la ĉesigo de la serĉsava operacio. Tiumomente estis trovitaj 51 kadavroj, ĉe tio lastaj korpoj estis retrovitaj antaŭ 9 tagoj. La serĉadon partoprenis 12 aviadiloj de la Brazila Aerarmeo, 11 militŝipoj, ankaŭ aviadiloj kaj ŝipoj el Francio, Hispanio, Usono. Oni ne sukcesis trovi nigrajn skatolojn, ĉar tiuj kapablas sendi signalojn je maksimume 1500 m, sed supozeble kuŝas je profundo 3000 ĝis 5000 m.[39]

La 2-an de julio la franca Buroo pri enketado de aviakatastrofoj (BEA) publikigis la unuan anticipan raporton pri tiu akcidento. Ĉefa konkludo de ekspertizistoj estis ke la aviadilo ne disfalis en aero, sed rompiĝis rezulte de la frapo kontraŭ la akvon ĉe «granda vertikala akcelado». Ankaŭ oni konstatas ke estis eltrovitaj 51 korpoj de pereintoj kaj 640 fragmentoj de la flugilo. Eltrovitaj neplenblovitaj naĝozonoj certigas ke la pasaĝeroj ne pretis por alakviĝo.[40][41]

La 10-an de julio 2009 CNN informis ke la franca ŝipo «Pourquoi Pas?» daŭrigos serĉadon de la nigraj skatoloj. Sonaro, profundtrempata batiskafo Nautile, taŭga por labori je profundo ĝis 6000 m, la teleregita roboto Victor-6000 kaj alia aparataro devas helpi pri tio.[42][43] Pli frue Nautile estis uzata por la serĉado de Titanic.[44]

La 3-an de aprilo 2011 en la Atlantika Oceano estis trovitaj vrakoj de la aviadilo.[45]

Je la nokto al la 5-an de majo el la vrako de la aviadilo estis levita unua korpo de pereinto.[46]

La 11-an de majo franca tribunalo decidis haltigi elakvigon de korpoj de pereintoj por ne damaĝi ilin. Pri tio persistas precipe parencoj de la francaj pasaĝeroj, dum tiuj de la brazilaj volas elakvigon.[47]

La 16-an de majo oni sciigis, ke datumoj de la nigra skatolo estis sukcese kopiitaj kaj estos deĉifritaj ene de kelkaj semajnoj.[48]

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Civiteco Kvanto de pasaĝeroj Kvanto de aviadilanoj Tute
Francio Francio 61 homoj 11 72
Brazilo Brazilo 58 homoj 1 59
Germanio Germanio 26 homoj 0 26
Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio Italio Italio po 9 homoj 0 18
Svislando Svislando 6 homoj 0 6
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) 5 homoj 0 5
Hungario Hungario Norvegio Norvegio po 4 homoj duobla Hungara-Norvega ŝtataneco 0 4
Irlando Irlando Maroko Maroko Libano Libano Norvegio Norvegio Slovakio Slovakio po 3 homoj 0 15
Hispanio Hispanio Usono Usono Pollando Pollando po 2 homoj 0 6
Sud-Afriko Sud-Afriko Argentino Argentino Belgio Belgio Kanado Kanado Aŭstrio Aŭstrio Sud-Koreio Sud-Koreio Kroatio Kroatio Danio Danio Estonio Estonio Gabono Gabono Islando Islando Nederlando Nederlando Filipinoj Filipinoj Rumanio Rumanio Rusio Rusio Svedio Svedio Turkio Turkio po 1 homo 0 17
Tute 216 12 228

Kaŭzoj de la kraŝo[redakti | redakti fonton]

Versioj[redakti | redakti fonton]

Difekto de aparataro[redakti | redakti fonton]

La kolora reliefa mapo de batimetrio de la parto de la Atlantiko kie kraŝis la Flugo Air France 447

Air France promesis anstataŭigi en aviadiloj A330 kaj A340 aerpremajn sensilojn (Tuboj de Pitot), kies malĝusta funkciado povintus kaŭzi kraŝon de la avadilo super la Atlantiko. Laŭ la franca Buroo pri enketado de aviakatastrofoj [1] (BEA) antaŭ la kraŝo de la aviadilo alvenis 24 mesaĝoj pri difektoj. Interalie 3 sensiloj montris malsamajn datenojn, kiuj perturbas sistemojn utiligantajn tiujn ĉi informojn. Ankaŭ estis ricevita mesaĝo pri difekto de pilotaŭtomato. Air France ne certigas rektan ligon inter la funkciado de tiuj ĉi sensiloj kaj la kraŝo de la aviadilo. Tamen reprezentantoj de francaj sindikatoj deklaris post renkontiĝo kun administrantoj de la flugkompanio, ke tuj estos anstataŭigitaj en Airbus A330 kaj A340 po almenaŭ 2 sensiloj. La flughaveno lanĉis programon de anstataŭigo de sensiloj en Airbus A330 kaj A340 jam la 27-an de aprilo 2009. En Airbus A320 tio estis farita pli frue[49]. La 11-an de junio reprezentanto de Airbus diris ke la aviadilo disfalis en aero dum kelkaj minutoj kaj multaj aparatoj ne estis taŭgaj jam delonge antaŭ la falo. Ekzemple aerpremaj sensiloj ne funkciis dum kelkaj horoj.[50][51]

Fulmo[redakti | redakti fonton]

La orienta-okcidenta barametria sekcio de la loko de la Atlantiko, kie kraŝis la Flugo Air France 447

En la loko de falo de la aviadilo oni observis fulmotondrojn kun elektraj sparkoj[52].

Terora ago[redakti | redakti fonton]

Stiristo de la hispana flugkompanio Air Comet asertas, ke li vidis «fortan eksplodon de blanka lumo» en loko, kie supozeble malaperis la aviadilo. Li diris: «Subite ni ekvidis fore la fortan kaj brilan eksplodon de blanka lumo, kiu direktiĝis vertikale malsupren kaj post 6 sekundoj malaperis». Li aldonis, ke li ne kaptis iujn mesaĝojn je frekvenco de SOS, nek antaŭ nek post la okazaĵo. Tiun eksplodon ankaŭ vidis dua stiristo kaj aviadilestro. Tamen brazilaj oficialuloj ekskludis la eblon de terora ago. La brazila ministro pri defendo Nelson Jobim deklaris la 3-an de junio 2009, ke kontraŭ tio atestas tipo de olea makulo surface de la oceano[52].

La 10-an de junio Fox News informis, referencante al la francaj sekretaj servoj, ke du pasaĝeroj de la kraŝinta avio estis enregistritaj kiel radikalaj islamanoj, danĝeraj por la ŝtato. Dum la antaŭaj monatoj la sekretaj servoj de Francio ricevis kelkajn avertojn pri preparataj teroraj agoj[53]. Poste oni informis ke tiuj pasaĝeroj estis nur samnomuloj de la islamaj radikaluloj.[51]

Pridiskutado en amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

La 6-an de decembro 2011 la revuo Popular Mechanics publikigis siajn konkludojn rilate kialojn de la averio[54]. Laŭ ĝi kialoj estis jenaj:

  • Neakordo de agado kaj malbona preteco de la skipanoj (de la duaj pilotoj David Robert kaj Pierre Cedric Bonin, kiuj troviĝis en la kajuto). Tri minutojn dum disvolviĝis la averia situacio, ili ne sukcesis akordiĝi pri situo en spaco kaj direkto de la flugo de la aviadilo.
  • Paniko en la kajuto. Dum pli ol minuto, antaŭ alveno de la aviadilestro, ambaŭ menciitaj pilotoj agis ĥaose kaj malakorde, kio transformis la situacion el la neordinara al averia. Ili ne faris al la alveninta aviadilestro devigan raporton pri la situacio.
  • Sidinta en dekstra seĝo Pierre Cedric Bonin faris gravegan rompon de la proceduro pri regado de skipaj resursoj (Crew Resource Management, CRM). Ĉe unuaj signoj de difektiĝo li ekpanikis kaj tiris regilon al si, sen informi pri tio sidintan en la aviadilestra seĝo David Robert, nek alvenintan post unu minuto aviadilestron Marc Dubois. Pri siaj agoj li sciigis nur kelkajn sekundojn antaŭ la kontaktiĝo kun akvosurfaco. La aviadilestro tuj prenis ĝustan decidon kaj ordonis ĉesigi provojn de altiĝo, la dua piloto postulis transdoni al li regadon. Je la alteco ĉirkaŭ 600 metroj la aviadilo ekrapidiĝis, sed oni jam ne sukcesis ĝustatempe ĉesigi malaltiĝon.
Pitottubo

Laŭ Popular Mechanics, antaŭ kontaktiĝo kun la akvosurfaco la aviadilo ĉiam restis sendifekta kaj kontrolebla. La tutan kulpon oni adresis al la malsperta Pierre Cedric Bonin.

La usona spertulo Chesley Sullenberger diris, ke ĉi-kaze rolis sistema manko en konstrukcio de la modernaj aviadiloj kaj sistemo de preparado de skipoj. Laŭ li modernaj komputilaj sistemoj regas aviadilon dum 99 % da tempo kio senigas pilotojn je sperto pri senpera pilotado kaj malaltigas ilian pretecon al neordinaraj situacioj.[55]

Krome aperis kelkaj dokumentaj filmoj kaj televidelsendoj, starigintaj diversajn versiojn. Tamen post eltrovo de la nigraj skatoloj ili perdis aktualecon.

La sindikato de Air France deklaris, ke Pitottubo havis decidan rolon en la katastrofo. Kaj la sindikatestro konfirmis, ke «la katastrofo estintus evitebla», se la tuboj de Pitot estus ĝustatempe anstataŭigitaj.

Enketaj raportoj[redakti | redakti fonton]

Datumoj de la registriloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa oficejo de la Buroo pri enketado de aviakatastrofoj en Parizo

La 27-an de majo 2011 la Buroo pri enketado de aviakatastrofoj publikigis renovigitan enketraporton.[56]. En ĝi estis prezentitaj datumoj registritaj de la parametraj kaj voĉaj registriloj. En 03:55 (absoluta tempo, do la tempo ekde ekflugo laŭ horaro) aviadilestro vekis la duan piloton kaj diris: «[…] li okupos mian lokon». Post doni instrukciojn li forlasis la kajuton kaj iris por ripozi je 04:01:46. Je 04:06 piloto avertis la stevardojn ke la aviadilo eniras turbulentan zonon. Post 4 minutoj pilotoj faris malgrandan maldekstran turnon kaj malaltigis la rapidecon ekde 0,82М ĝis 0,8М pro kreskanta turbulento.

En 04:10:05 ekmalfunkciis pilotaŭtomato kaj tiraŭtomato. Piloto draste movis la regilon maldekstren kaj malsupren, responde al dekstra kliniĝo. Dufoje sonis averto pri staŭlo. Post 10 sekundoj la rapideco draste malaltiĝis de 275 ĝis 60 knotoj. La atakangulo kreskis, same kiel alteco. Maldekstra parto de la konzolo montris drastan kreskon de la instrumenta rapideco — ĝis 215 knotoj. Integrita sistemo de rezervaj aparatoj ne montris tiun ŝanĝon dum unu minuto (datumoj de la dekstra parto de konzolo ne estas registrataj de la parametra registrilo). Piloto daŭre tenis nazon de la aviadilo en levita situo. La angulo de starigo de la horizontala stabiligilo kreskis de 3 ĝis 13 gradoj dum unu minuto kaj restis tia ĝis fino de la flugo.

Ĉirkaŭ 04:11 la aviadilo atingis maksimuman flugaltecon je 11600 m. Tiutempe la atakangulo atingis 16 gradojn, regiloj de motoroj estis movitaj al la situo «Ekflugo/Foriro por dua rondo» (maksimuma aertiro). En 04:11:40 la aviadilestro revenis al la kajuto. La atakangulo kreskis ĝis 40 gradoj, la flugalteco malkreskis ĝis 10675 m ĉe preskaŭ 100%-a aertiro de la motoroj. Avertsistemo de staŭlo malŝaltiĝis, ĉar ĉe tia atakangulo datumoj de la aparata rapideco estas konsiderataj malveraj. Post ĉirkaŭ 20 sekundoj piloto iom malaltigis la tangaĵangulon, datumoj de la aparata rapideco revalidiĝis kaj denove eksonis la averto pri staŭlo. De tiu tempo kaj ĝis fino de la flugo la tangaĵangulo estis ne malpli ol 35 gradoj. Dum lastaj minutoj de la flugo la motoraj regiloj troviĝis en situo «minimuma aertiro». La motoroj daŭre funkciis kaj estis tute regataj de la skipo.

La registraĵo finiĝas je 04:14:28, do 03:45 post la ekflugo. Tiumomente rapideco de la aviadilo estis 107 knotoj (198 km/hore) ĉe vertikala rapideco ĉirkaŭ 3345 m/min, la motora aertiro egalis al 55 % de maksimumo. La tangaĵangulo estis 16,2 gradoj (nazo supren), ĉe maldekstra kliniĝo je 5,3 gradoj. Dum malaltiĝo la aviadilo returniĝis je preskaŭ 180 gradoj dekstren je la kurso 270 gradoj. La aviadilo staŭladis dum 3 minutoj 30 sekundoj, malaltiĝante ekde la alteco 11600 m.

Falsaj datumoj de la aparata rapideco estas evidenta kialo de malŝaltiĝo de la pilotaŭtomato. Tamen kialo laŭ kiu pilotoj perdis regadon super la aviadilo restas nekonata, aparte se konsideri ke kutime por preventi staŭlon piloto penas mallevi la aviadilan nazon [57][58][59]. Multaj indikatoroj montris la tangaĵangulon kaj indicoj pri ilia fuŝeco mankas[60].

La tria laŭvica raporto[redakti | redakti fonton]

Dekstra regilo en Airbus A380

La 29-an de julio 2011 oni publikigis laŭvican raporton, enhavantan konkludojn pri kialoj de la kraŝo. Laŭ ĝi aviadistoj ne sukcesis adekvate reagi al la situacio kaj anticipi staŭlon de la aviadilo kaj ili ĝenerale malhavis spertojn pri stirado en malfacilaj cirkonstancoj.[61]

Interalie oni sciigis pri kelkaj novaj faktoj, nome:

  • Pilotoj ne faris proceduron, destinitan por flugo ĉe malveraj rapidecaj datumoj (ili devus starigi aertiron de la motoroj je 85 % de maksimumo kaj empeneronon je la angulo 5 gradoj).
  • Piloto, stirinta la aviadilon, tiris al si regilon, kio pligrandigis la atakangulon, do kaŭzis drastan altiĝon.
  • Pilotoj verŝajne malatentis ke la aviadilo leviĝis super la maksimuma alteco.
  • Pilotoj malatentis alireblajn datumojn pri la flugo (vertikala rapideco, alteco).
  • Averto pri staŭlo sonis senĉese dum 54 sekundoj.
  • Pilotoj ne reagis al la averto pri staŭlo kaj evidente ne komprenis, ke ĝi okazas.
  • Okazis baftingo, kaŭzita de staŭlo.
  • La averto pri staŭlo malŝaltiĝas laŭ projektaj agordoj post superi certan atakangulon kaj post certagrada malgrandiĝo de la rapideco.
  • Sekve de tio la averto pri staŭlo kelkfoje ŝaltiĝis kaj malŝaltiĝis dum staŭlado; ĝi aperis kiam piloto movis regilon for de si kaj malŝaltiĝis kiam piloto tiris regilon al si; tio povintus konfuzi piloton.
  • Pilotoj komprenis, ke la aviadilo draste malaltiĝas, sed ili ne sciis kiuj aparatoj estas fidindaj; ili povintus supozi ke ĉiuj montritaj datumoj estas malveraj.[61].

BEA organizis la grupon de aviadfakuloj kaj medicinistoj por analizi reagojn de la pilotoj al situo.

Air France publikigis la bultenon, en kiu estis deklarite ke «konfuzaj signaloj de la ŝaltiĝanta kaj malŝaltiĝanta averto pri staŭlo, kiu kontraŭas al reala situo de la aviadilo en spaco, povus iĝi faktoroj, grave malhelpintaj analizadon de la situo fare de skipo».[62]

La fina raporto[redakti | redakti fonton]

La 5-an de julio 2012 la direktoro de BEA Jean-Paul Troadec publikigis la finan raporton pri la katastrofo.[63]

Li diris al ĵurnalistoj, ke «tiu katastrofo iĝis rezulto de deflankiĝo de la ekspluata reĝimo de la aviadilo fare de la skipo, kiu ne plu komprenis situacion». BEA sendis al flugkompanioj kaj agentejoj pri aviada sekureco 25 novajn rekomendojn, inkluzive de 8 pri instruado de pilotoj kaj 5 pri certigo de aviadiloj.

Laŭ konkludoj de BEA, problemoj dum la flugo komenciĝis post kiam glaciaj kristaloj rompis funkciadon de la Tuboj de Pitot. Pro malkongrueco de mezuritaj rapidecoj malŝaltiĝis pilotaŭtomato. La aviadilestro ripozis, do regadon prenis la dua piloto, kies agoj kaŭzis staŭlon, el kiu la aviadilo ne eliris.

20 sekundojn post malŝaltiĝo de la pilotaŭtomato la tria piloto eksciis, ke la aviadilo altiĝas. Li petis la duan piloton stabiligi trajektorion, atenti rapidecon kaj malsupreniri reen. Ekzaktaj ordonoj mankis, sed faritaj sufiĉis por portempe stabiligi la situacion. La aviadilo altiĝis ĝis 11 600 metroj kun vertikala rapideco 1 800 m/min. La dua piloto agis bruske kaj maldece, pligrandigis la tangaĵangulon de 0 % ĝis 10 % en 10 sekundoj, kvankam en tioma alteco pleja permesita angulo estas 6 %. Tiumomente la aviadilo atingis plejan altecon, sonis la averto pri staŭlo kaj la aviadilo ekfalis kun vertikala rapideco 3000 metrojn minute. La falangulo estis 35-45 gradoj. Baldaŭ la aviadilestro revenis la kajuton, sed tio nenion ŝanĝis, ĉar ĝis la kraŝo skipanoj atentis nek staŭloavertojn, nek skuiĝon. La aviadilo superis kadrojn de normala ekslpuata reĝimo, sed oni povus normaligi la situacion, se la regilo estus mallevita, do ne restu en la pozicio «plialtiĝo». Do la pilotoj tute perdis kontrolon super la situacio.

Tamen Jean-Paul Troadec memorigis, ke BEA ne difinas juran respondecon de kulpuloj pri la kraŝo, tio estas tasko de juĝejo kiu daŭrigas enketadon.

Juĝa procezo[redakti | redakti fonton]

La 18-an de marto 2011 Bloomberg informis, ke Francio okazigis juĝan akuzon kontraŭ Air France kaj Airbus pri senintenca murdo de la pasaĝeroj de la aviadlo.[64]

Eternigo de la memoro[redakti | redakti fonton]

La 7-an de novembro 2009 en Rio-de-Ĵanejro, en parko de kiu estas bonega vido al la Atlantiko, estis malfermita la monumento honore al la viktimoj de la kraŝo. Sur la diafana panelo estis bildigitaj 228 hirundoj, laŭ la kvanto de pereintoj. Inter la birdetoj en 21 lingvoj (laŭ naciecoj de la viktimoj) estis gravurita la surskribo: «En memoro».[65]

Memorialo estis malfermita ankaŭ en la Tombejo Père-Lachaise (Parizo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. В Рио объявили траур в связи с исчезновением A330 до его обнаружения (ruse). France News (2009-06-01). Alirita 2012-07-20.
  2. Во Франции объявлен траур по пассажирам пропавшего лайнера (ruse). RIA Novosti (2009-06-04). Arkivita el la originalo je 2013-12-25. Alirita 2012-07-20.
  3. Rezulte de la kraŝo de Flugo American Airlines 587 en Novjorko la 12-an de novembro 2001 pereis 265 homoj.
  4. 4,0 4,1 4,2 Rapport d'étape (france). Bureau d'enquêtes et d'analyses pour la sécurité de l'aviation civile (2009-07-02). Alirita 2012-07-24.
  5. Разгадка Flight 447 Passengers List (angle). The Associated Press (2009-06-04). Alirita 2012-07-24.
  6. Air France aviadilo malaperas super Atlantiko (esperante). Eventeo (2009-06-02). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2012-07-20.
  7. 7,0 7,1 Пассажиры рейса AF 447 рассказали о своем спасении (ruse). Утро.ru (2009-06-02). Alirita 2012-07-20.
  8. Яна Мельникова (2009-06-03). Разгадка катастрофы лежит на дне океана (ruse). Вести FM. Alirita 2012-07-20.
  9. Боязнь самолётов спасла отца и дочь... (ruse). Pravda.ru (2009-06-09). Alirita 2012-07-20.
  10. Johanna Ganthaler: Italian Woman Misses Air France Flight 447, Dies Days Later in Car Crash (angle). The News Bizarre (2009-06-12). Arkivita el la originalo je 2013-12-20. Alirita 2012-09-21.
  11. John Zarrella, Kim Segal, Nesta Distin, Helena DeMoura (2009-06-02). No survivors found in wreckage of Air France jet, official says (angle). CNN. Arkivita el la originalo je 2009-10-07. Alirita 2012-07-20.
  12. 'Fire' sighting offers plane clue (angle). Al Jazeera (2009-06-02). Alirita 2012-07-20.
  13. Plane searchers spot ocean debris (angle). BBC News (2009-06-02). Alirita 2012-07-20.
  14. ВВС Бразилии нашли в океане обломки самолета (ruse). Reuters (2009-06-02). Arkivita el la originalo je 2009-06-08. Alirita 2012-07-20.
  15. Найдены обломки и место крушения французского аэробуса в Атлантике (ruse). RIA Novosti (2009-06-03). Alirita 2012-07-20.
  16. Алонсо Сото, Терри Уэйд (2009-06-03). BMC Бразилии ищут "черные ящики" упавшего A330 (ruse). Reuters. Arkivita el la originalo je 2009-06-08. Alirita 2012-07-20.
  17. Криспиан Балмер (2009-06-04). Лайнер Air France летел слишком медленно (ruse). Reuters. Arkivita el la originalo je 2009-06-09. Alirita 2012-07-20.
  18. First plane crash debris recovered (angle). The Guardian (2009-06-04). Alirita 2012-07-20.
  19. Matthew L. Wald (2009-06-04). Clues Point to Speed Issues in Air France Crash (angle). The New York Times. Alirita 2012-07-20.
  20. Первые обломки А330 подняты из воды в Атлантике - ВВС Бразилии (ruse). RIA Novosti (2009-06-04). Alirita 2012-07-20.
  21. Из вод Атлантики поднят первый фрагмент разбившегося лайнера Air France (ruse). RosBiznesKonsalting (2009-06-04). Arkivita el la originalo je 2011-08-28. Alirita 2012-07-20.
  22. Аэробус А330 мог развалиться в воздухе или от удара о воду (ruse). RIA Novosti (2009-06-04). Alirita 2012-07-20.
  23. Александр Краснов (2009-06-05). Поднятые из Атлантики обломки не принадлежат самолету Air France (ruse). RIA Novosti. Alirita 2012-07-20.
  24. Найденные в Атлантике фрагменты не принадлежат А-330 (ruse). Rb.ru (2009-06-05). Alirita 2012-07-20.
  25. Родственники пассажиров лайнера Air France будут участвовать в поисках обломков (ruse). Bigmir.net (2009-06-05). Alirita 2012-07-20.
  26. Франция направила на поиски обломков самолёта А330 атомную подводную лодку (ruse). RosBiznesKonsalting (2009-06-06). Arkivita el la originalo je 2011-08-29. Alirita 2012-07-20.
  27. Обнаружены первые тела погибших пассажиров аэробуса А-330 (ruse). Euronews (2009-06-07). Alirita 2012-07-20.[rompita ligilo]
  28. Bodies from missing plane found (angle). BBC News (2009-06-06). Alirita 2012-07-20.
  29. Lolita C. Baldor (2009-06-06). US Navy sending locators to French for plane crash (angle). The Seattle Times. Alirita 2012-07-20.
  30. В Атлантике найдены еще несколько тел погибших в авиакатастрофе (ruse). RosBiznesKonsalting (2009-06-07). Arkivita el la originalo je 2009-08-23. Alirita 2012-07-20.
  31. Karl Penhaul, Richard Quest, Barbara Starr (2009-06-07). More bodies found from missing Air France plane (angle). CNN. Alirita 2012-07-20.
  32. Военные обнаружили уже 17 тел на месте крушения самолета А-330 (ruse). RIA Novosti (2009-06-08). Alirita 2012-07-20.
  33. Поисковики нашли тела еще четверых пассажиров пропавшего А330 (ruse). RIA Novosti (2009-06-09). Alirita 2012-07-20.
  34. Число тел, обнаруженных на месте крушения A330, возросло до 41 (ruse). RIA Novosti (2009-06-10). Alirita 2012-07-21.
  35. На месте падения A-330 в Атлантике найдено 49 тел, по уточненным данным (ruse). News.ru.com (2009-06-15). Alirita 2012-07-21.
  36. Семьи погибших в авиакатастрофе над Атлантикой получат по 17,5 тысячи евро (ruse). Lenta.ru (2009-06-19). Alirita 2012-07-21.
  37. В Атлантике найдены тела членов экипажа A330-200 (ruse). Lenta.ru (2009-06-25). Alirita 2012-07-21.
  38. Fabrice Amedeo Mis (2009-06-25). INFO FIGARO - AF 447 : le corps du pilote identifié (france). Le Figaro. Alirita 2012-07-21.
  39. Поиски в районе падения аэробуса в Атлантике прекращены (ruse). Lenta.ru (2009-06-27). Alirita 2012-07-21.
  40. Обнародованы первые результаты расследования катастрофы А330 над Атлантикой (ruse). Lenta.ru (2009-07-02). Alirita 2012-07-21.
  41. AF447: pas de dislocation en vol (BEA) (france). Le Figaro (2009-07-02). Alirita 2012-07-21.
  42. Поиски "черных ящиков" аэробуса Air France решено продолжить (ruse). Lenta.ru (2009-07-10). Alirita 2012-07-21.
  43. Search for Air France 'black boxes' enters new phase (angle). CNN (2009-07-10). Alirita 2012-07-21.
  44. Обнаружены "черные ящики" разбившегося над Атлантикой A330 (ruse). Lenta.ru (2009-07-23). Alirita 2012-07.
  45. Wreckage from Air France jet found in Atlantic (angle). BBC News (2011-04-03). Alirita 2012-07-21.
  46. С затонувшего в Атлантике аэробуса достали первое тело (ruse). Lenta.ru (2011-05-05). Alirita 2012-07-21.
  47. Суд запретил поднимать тела жертв авиакатастрофы со дна Атлантики (ruse). Lenta.ru (2011-05-12). Alirita 2012-07-21.
  48. Andy Pasztor, Daniel Michaels (2011-05-17). Air France Flight Data Are Salvaged (angle). The Wall Street Journal. Alirita 2012-07-21.
  49. Air France срочно меняет датчики скорости (ruse). RIA Novosti (2009-06-09). Alirita 2012-07-22.
  50. Аэробус Air France распадался в воздухе несколько минут (ruse). Lenta.ru (2009-06-11). Alirita 2012-07-22.
  51. 51,0 51,1 Air France Jet 'Disintegrated In Mid-Air' (angle). Sky News (2009-06-11). Alirita 2012-07-22.
  52. 52,0 52,1 Испанский пилот видел "сильную вспышку" на месте исчезновения A330 (ruse). RIA Novosti (2009-06-04). Alirita 2012-07-22.
  53. Спецслужбы Франции: два пассажира Airbus А330 были исламскими террористами (ruse). News.ru (2009-06-10). Alirita 2012-07-22.
  54. Jeff Wise (2011-12-06). What Really Happened Aboard Air France 447 (angle). Popular Mechanics. Alirita 2012-09-14.
  55. Fred George (2011-07-29). High-Altitude Upset Recovery (angle). Aviation Week. Alirita 2012-09-14.[rompita ligilo]
  56. Accident to The Aiirbus A330-203 Flight af 447 on 1st june 2009. Update on investigation (angle). Bureau d’Enquêtes et d’Analyses pour la sécurité de l’aviation civile (2011-05-27). Arkivita el la originalo je 2011-10-15. Alirita 2012-09-08.
  57. Report on Air France 447 crash deepens mystery (angle). NewScientist (2011-05-27). Arkivita el la originalo je 2012-04-04. Alirita 2011-05-28.
  58. AF447 stalled but crew maintained nose-up attitude (angle). Flight Global (2011-05-27). Arkivita el la originalo je 2012-04-04. Alirita 2011-05-29.
  59. Rio-Paris : l'ombre d'une erreur de pilotage (france). Le Monde diplomatique (2011-05-27). Arkivita el la originalo je 2012-04-04. Alirita 2011-05-30.
  60. David Talbot (2011-05-27). RioFlight 447's Fatal Attitude Problem (angle). Technology review. Arkivita el la originalo je 2012-10-21. Alirita 2012-09-13.
  61. 61,0 61,1 Safety Investigation into the accident on 1 June 2009 to the Airbus A330-203, flight AF447 (angle). Bureau d’Enquêtes et d’Analyses pour la sécurité de l’aviation civile (2011-07-29). Arkivita el la originalo je 2011-08-14. Alirita 2012-07-23.
  62. TERMINAL U staff (2011-07-29). Air France 447 crash report: pilots «lacked training» to deal with stall warnings (angle). Terminal U. Arkivita el la originalo je 2011-09-28. Alirita 2012-09-14.
  63. Final report. Accident on 1st June 2009 to the Airbus A330-203 operated by Air France flight AF 447 - Rio de Janeiro - Paris (angle). Bureau d'enquêtes et d'analyses pour la sécurité de l'aviation civile (2011-03-18). Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2012-09-21.
  64. Andrea Rothman, Matthew Campbell (2011-03-18). Air France Charged Over Airbus A330 Crash Into Atlantic in 2009 (angle). Bloomberg. Alirita 2012-07-23.
  65. Александр Краснов (2009-11-08). Мемориал в память о погибших в катастрофе рейса Рио-Париж открыт в Рио (ruse). RIA Novosti. Alirita 2012-09-21.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.