Flugo 752 de Ukraine International Airlines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ukraine International Airlines 752
Aviadilo UR-PSR de Ukraine International Airlines en oktobro 2019


Aviadilo UR-PSR de Ukraine International Airlines en oktobro 2019

Ĝenerala informo
Dato  8-an de januaro 2020
Tempo  02:44 UTC
Karaktero  eksplodo kaj falo sur de flugnivelo
Kaŭzo  nekonata
Loko  apud Ŝahrijar (provinco Teherano, Irano)
Geografia situo 35° 33′ 40″ N, 51° 6′ 14″ O (mapo)35.56111111111151.103888888889Koordinatoj: 35° 33′ 40″ N, 51° 6′ 14″ O (mapo)
Flugo  PS752
Punkto de ekflugo  la Internacia Flughaveno de imamo Ĥomejni (Teherano, Irano)
Punkto de alflugo  la Internacia Flughaveno Borispilo (Kievo, Ukrainio)
Pereintoj  176
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Boeing 737-8KV
Flugkompanio  Ukraine International Airlines
Flanka numero  UR-PSR
Pasaĝeroj  167
Aviadilanoj  9
Postvivintoj  0
Information icon.svg
vdr

Flugo 752 de Ukraine International Airlines estis regula flugo de la kompanio Ukraine International Airlines, kiu kraŝis la 8-an de januaro 2020 je 02:44 UTC apud la urbo Ŝahrijar (provinco Teherano, Irano). Tio estas la plej granda katastrofo en la historio de la ukraina aviado, inkluzive la periodon de Ukraina SSR, kaj la 50-a laŭgrande aviada katastrofo en la mondo. Irano unue asertis ke tion kaŭzis ekbrulo de motoro, sed poste agnoskis ke la aviadilo estis erare trafita de irana misilo.

Katastrofo[redakti | redakti fonton]

Matene la 8-an de januaro 2020 la aviadilo Boeing 737-8KV de la flugkompanio Internaciaj Fluglinioj de Ukrainio, ekfluginta je 02:38 UTC el Teherano (Irano) al Kievo (Ukrainio) laŭ itinero PS-752, je 2:44 falis apud la urbo Parando, 20 km nord-oriente de la Internacia Flughaveno de la imamo Ĥomejni. Ĉiuj 176 homoj (167 pasaĝeroj kaj 9 skipanoj) pereis. La aviadilo atingis la altecon de 2416 metroj kaj flugis kun la rapideco 509 km/hore, kiam konekto kun ĝi subite ĉesis. Poste komenciĝis senrega falo, akompanata de incendio.

Plejparto de la pereintoj estis civitanoj de Irano (82). Sekvis la civitanoj de Kanado (63), Ukrainio (11, el kiuj 9 skipanoj), Svedio (10), Afganio (4), Germanio (3) kaj Britio (3).

Enketado[redakti | redakti fonton]

Unue la iranaj aŭtoritatoj asertis, ke la katastrofon kaŭzis ekbruligo de la aviadila motoro. La aviadilo estis fabrikita en 2016. La prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij ĉesigis sian viziton al Omano kaj urĝe flugis al Kievo, kie laŭ lia ordono estis establita operacia stabo. Kelkaj ukrainaj aviadiloj estis taskigitaj flugi al Irano por forporti korpojn.

Laŭ reprezentantoj de la flugkompanio la aviadilo estis fabrikita en 2016 kaj trapasis rutinan teknikan profilaktikon la 6-an de januaro 2020 sen iuj problemoj. Fakuloj venintaj surloken diris, ke rompaĵoj de la aviadilo ne brulis en aero, sed estis damaĝitaj de eksplodo.

La 9-an de januaro la usona prezidanto Donald Trump publike konigis sian opinion, ke eble Irano neintence paffaligis la aviadilon, reference al usonaj fakuloj. Samtage la kanada ĉefministro Justin Trudeau diris: «Ni havas informojn el pluraj fontoj, inkluzive de niaj aliancanoj kaj de niaj propraj informofontoj. La informoj indikas ke la aviadilo estis paffaligita de irana ter-aera misilo. Ĉi tio povus ja esti neintenca».

La estro de la irana civila aviada organizaĵo neis ke la aviadilo povus esti trafita de misilo. «Science, tio ne eblas ke misilo trafis la ukrainan aviadilon, kaj tiaj onidiroj estas nelogikaj», diris Ali Abedzadeh.

Kopio de irana televida mapo

Tamen matene la 11-an de januaro la iranaj aŭtoritatoj agnoskis, ke la aviadilo estis erare trafita de irana misilo. La Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Irano substrekis, ke tio okazis kadre de la streĉiĝo iniciatita de Usono. Post kiam Irano atakis usonajn militbazojn en Irako, draste kreskis la nombro de usonaj militaviadiloj flugantaj en la areo. "Tio kaŭzis altigitan sentemon de kontraŭaviadilaj trupoj" diris la militistoj. La ukraina aviadilo flugis proksime al grava objekto de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio kaj flugis samalte kiel usonaj aviadiloj. La militistoj promesis renovigi siajn sistemojn por eviti ripetiĝon de tiaj eraroj.

La prezidanto de Irano Hasan Ruhani diris, ke Irano "profunde bedaŭras pri tiu katastrofa eraro" kaj daŭrigos enketadon. Kulpuloj estos punitaj de milita tribunalo.

Publika reago[redakti | redakti fonton]

La agnosko pri kulpo de la iranaj militistoj kaŭzis amasan indignon kaj protestajn manifestaciojn en Teherano kaj aliaj urboj. En Teherano, manifestaciantoj kuniĝis apud universitatoj, postulante la eksiĝon de la Plej supera gvidanto de Irano Ali Ĥamenei kaj ĉantante «For la mensoguloj!» kaj «Morton al la diktatoro!». La aŭtoritatoj venigis surstraten kontraŭtumultan policon.