Flugo Caspian Airlines 7908

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caspian Airlines 7908
Tupolev Tu-154 de Iran Air


Tupolev Tu-154 de Iran Air

aviadila akcidento
Ĝenerala informo
Dato  15-an de julio 2009
Tempo  07:03 UTC
Karaktero  Falo sur de flugnivelo
Kaŭzo  nekonata
Loko  Kazvin, Irano
Geografia situo 35° 52′ 50″ N, 49° 58′ 3″ O (mapo)35.88055555555649.9675Koordinatoj: 35° 52′ 50″ N, 49° 58′ 3″ O (mapo)
Flugo  RV7908
Punkto de ekflugo  Teherano
Punkto de alflugo  Erevano
Pereintoj  168
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Tupolev Tu-154M
Flugkompanio  Caspian Airlines
Flanka numero  EP-CPG
Pasaĝeroj  153
Aviadilanoj  15
Postvivintoj  0
vdr

Flugo Caspian Airlines 7908 estis regula flugo de la kompanio Caspian Airlines, kiu kraŝis la 15-an de julio 2009 je 11:33 loka tempo (07:03 UTC) apud la vilaĝo Ĝanatabad, provinco Kazvin, Irano[1]. La aviadilo de tipo Tupolev TU-154M[2], ekfluginte el Teherano (Irano) al Erevano (Armenio) falegis 16 minutojn poste, provinte fari la ekstreman alteriĝon. Ĝis tiu tempo ĝi altiĝis preskaŭ 8 km.[3] Ĉiuj 156 pasaĝeroj kaj 12 skipanoj pereis[4].

La aviadilo[redakti | redakti fonton]

La novaĵagentejo RIA Novosti komunikis, referencinte al Neli Ĉerĉinjan, la gazetservisto de la Ĉefa administracio de civila aviado de Armenio, ke la aviadilo estis produktita en 1987 (pli frue oni diris pri 1994) kaj antaŭ monato ĝi havis plenan teknikan inspektadon en la urbo Mineralnije Vodi (Rusio). Post tiam ĝi ekhavis atingrajton por flugado ĝis 2010 inkluzive.[5]

La pasaĝeroj[redakti | redakti fonton]

En la avio ankaŭ estis la junula teamo de Irano pri ĵudo (8 sportistoj kaj 2 trejnistoj), kiu direktis al Armenio por trejnado kaj pli malfrue devis veturi al Hungario por partopreno en konkuro.[6] Ankaŭ per tiu flugo aviadis kelkaj civitanoj de Kartvelio, inkluzive de la edzino de la ĉefo de la kartvelia legacio kaj de la financa administranto de la ambasadorejo de Kartvelio en Irano.[7] Krome pereis du aŭstralianoj (frato kaj fratino el Novsudkimrio). Inter la pasaĝeroj estis kvar infanoj, inkluzive de unu armeno.[8] En la katastrofo pereis kaj Levon Davidjan, la ĉefo de la armena diasporo de Irano, pli frue elektita en la iranan parlamenton.[7]

"Feliĉulo"[redakti | redakti fonton]

44-jaraĝa Arutjun Ĥlgtjan, la armena civitano, farinta afervojaĝon en Irano, antaŭtage partoprenis feston en la urbeto Ararat, rezulte fordormis kaj malfruiĝis al la flugo.[9]

Civiteco Kvanto de pasaĝeroj Kvanto de aviadilanoj Tute
Irano 147[10] 13 158
Armenio 4[10] 2[10] 6
Kartvelio 2[10] 2
Kanado 2 [11] 2
Aŭstralio 2 2
Tute (5 civitanecoj) 153 [10] 15[10] 168

Du pasaĝeroj havis duoblan kanada-iranan civitanecon kaj du — tiun australia-iranan.

La esplorado[redakti | redakti fonton]

Tuj post la akcidento en Irano elflugis la grupo de la rusaj fakuloj sub gvidado de Georgij Jaĉmenev, la merita aviadilestro de USSR.[7] La 15-an de julio estis finita la serĉado kaj kolektado de restoj de kadavroj, sed tiu de rompaĵoj daŭriĝis. La 16-an de julio estis retrovitaj ĉiuj tri nigraj skatoloj, kiuj ekhavis grandajn difektojn.[12]

Kaŭzoj de la kraŝo: versioj[redakti | redakti fonton]

Sablo en motoroj[redakti | redakti fonton]

En tiu parto de la lando ofte okazas sabloŝtormoj kaj eble la sablo trafis motorojn de la aviadilo. Tio povis kauzi rompon de la padelo de turbino, kiu turniĝas je la rapideco 10-11 mil da turnoj je minuto. Eble deŝirita detalo trabatis la brulaĵajn kaldronojn (kiu ankoraŭ estis plenaj kaj en Tu-154M troviĝas proksime al motoro) kaj tio kaŭzis eksplodon.[13]

Reagoj[redakti | redakti fonton]

La armenia prezidanto Serĵ Sargsjan deklaris la 16-an de julio nacian fenebran tagon[14] Abdullah Gül, la prezidanto de Turkio, sendis la kondolencojn al la prezidantoj de Irano kaj de Armenio.[15]

La 16-an de julio en loko de la katastrofo okazis la rekviemo pri la pereintoj. En tiu partoprenis la ĉefepiskopo Sepuĥ Sargsjan, la ĉefo de la Tehrana eparĥio de la Armena Apostola Eklezio, la reprezentantoj de la armena diasporo de Irano, tiuj de la ambasadorejo Armenio en Irano kaj la parencoj de la pasaĝeroj.[16] La 18-an de julio en Erevano estis alveturigitaj urnoj kun la restoj de pereintoj. Laŭ informo de la Armena ministerio pri eksterlandaj aferoj, en la katastrofo pereis ĉ. 40 armenoj, inkluzive de 5 civitanoj de Armenio.[17]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. finanznachrichten.de: Irano: aviadilo kraŝis kun 168 personoj, 15-an de julio 2009 germane
  2. planespotters.net: EP-CPG Caspian Airlines Tupolev Tu-154M - cn 87A748 Arkivigite je 2009-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Ахмадинежад призвал к быстрому расследованию причин крушения Ту-154 ruse
  4. caspian.aero: Listo de la pasaĝeroj kaj skipanoj, 15-an de julio 2009
  5. Разбившийся в Иране Ту-154 был на 7 лет старше, чем сообщалось ранее ruse
  6. Юношеская сборная Ирана по дзюдо разбилась в авиакатастрофе ruse
  7. 7,0 7,1 7,2 В катастрофе Ту-154 погибла юношеская сборная Ирана по дзюдо ruse
  8. Разбившийся в Иране самолет прошел ТО в России ruse
  9. Пассажир потерпевшего в Иране крушение самолета Ту-154 чудом спасся ruse
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 «Un avion de Caspian Airlines s'écrase»[rompita ligilo] france
  11. «2 canadiens étaient à bord»[rompita ligilo]
  12. Обнаружен последний из трех "черных ящиков" иранского Ту-154 ruse
  13. «Тушку» мог сжечь песок ruse
  14. asbarez.com: ARF Cancels Protest At Foreign Ministry in Wake of Caspian Tragedy Arkivigite je 2009-07-19 per la retarkivo Wayback Machine, 15-an de julio 2009
  15. Турция выразила соболезнования Армении и Ирану ruse
  16. Поминальная служба прошла на месте крушения Ту-154 в Иране ruse
  17. Траурный кортеж с останками погибших в авиакатастрофе ТУ-154 в Ереване сопровождает полиция и медики ruse

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]