Extinct (filmo de 2021)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flumeloj)
Formortinta
tridimensia filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo Extinct
Produktadlando Usono, Kanado, Ĉinio
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 11-a de februaro 2021 [1] (Rusio, kineja apero), 3-a de oktobro 2021 [2] (Ĉinio, kineja apero), 19-a de novembro 2021 (tutmondo, reta elsendfluo de Netflix)
Daŭro 84 min.
Ĝenro Aventuro, komedio
Reĝisoro(j) David Silverman, Raymond S. Persi
Produktisto(j) Joel Cohen, John Frink, Rob LaZebnik, Joe Aguilar, Matthew Berkowitz, Janming Ĝjang
Scenaro Joel Cohen, John Frink, Rob LaZebnik
Muziko de Michael Giacchino [3]
Ĉefrolantoj Adam DeVine, Rachel Bloom, Zazie Beetz, Ken Jeong, Reggie Watts, Catherine O'Hara, Jim Jefferies, Benedict Wong
Produktinta firmao China Lion, HB Wink Animation, Huayi Brothers, Tencent Entertainment Company, Tolerable Entertainment, Cinesite, Timeless Films
Distribuo Huayi Brothers (Ĉinio)[4], Mongrel Media (Kanado), Netflix (tutmondo)
IMDb
vdr

Extinct (esperante: Formortinta), konata kiel La Flumeloj en iuj landoj, estas komputilanimacia aventura komedifilmo farita en 2021, reĝisorita de David Silverman kaj Raymond S. Persi, kaj verkita de Joel Cohen, John Frink kaj Rob LaZebnik.[5] La reĝisoroj kaj la verkistoj estas konataj pro siaj kontribuoj en La Simpsonoj kaj La Simpsonoj: La Filmo. La intrigo de la filmo temas pri du flumeloj, kiuj estas individuoj de fikcia kuniklo-simila truventra formortinta specio, kiuj estas transportitaj senintence de sia hejminsulo en la 1835-epokaj Galapagoj al nuntempa Ŝanhajo.

La filmo unue estis publikigita kineje en Rusio la 11-an de februaro 2021, kaj poste en Ĉinio la 3-an de oktobro 2021. Netflix publikigis la filmon per reta elsendfluo tutmonde la 19-an de novembro 2021.

Okazintaĵo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Op kaj Ed estas gefratoj, kiuj estas flumeloj (angle: flummel(s), dunomo: Flummelios hidella) — lanugaj kuniklosimilaj bestoj kun truoj en siaj korpcentroj, indiĝenaj en Galapagoj. La du flumeloj estas forpelitaj de sia komunumo pro la katastrofeco de Op. Pro okazaĵo, ke la baleno Wally ruinigis la florojn per marondegoj, Op kaj Ed estis malpermesitaj de la Florfestivalo, do ili provis serĉi la plej bonajn florojn por imponi la ceterajn flumelojn. Tuj antaŭ ol Charles Darwin venis malkovri la insulon de la flumeloj dum unu el siaj vojaĝoj, Op kaj Ed trovis strangan grandan floron. La duopo falis en la internon de la floro kaj estis transportitaj antaŭen en tempo al nuntempa Ŝanhajo. Dum ili estis en Ŝanhajo, Op kaj Ed renkontis hundon, kies nomo estas Clarance. Ili vizitis muzeon, kie Op kaj Ed lernis, ke la flumela specio formortis post kiam vulkano erupciis kaj detruis ilian insulon antaŭ la veno de Charles Darwin.

Clarance alportis la du flumelojn al la Tempostacio (angle: Time Terminal), la pavilono kie D-ro Ĉung — la mastro de Clarance kaj malaperinta sciencisto —konservis kaj science esploris la tempovojaĝantan floron kaj ties semojn. Op hazarde elbatis kelkajn semojn de la breto kaj paneigis la Tempostacion. Pro la eraro de Op, Clarance perforte temposaltis al Antarkto. Ankaŭ la semo, kiu kondukas al la hejmo kaj la tempoperiodo de la flumeloj, estis sendita tien. Dum li estis en Antarkto, Clarance estis kaptita de la ekspediciskipo de Ernest Shackleton. Poste, Op kaj Ed renkontis kaj varbis por helpo teamon, kiu estis konata kiel la Formortebluloj (angle: the Extinctables) — formortintaj bestoj alportitaj al la Tempostacio fare de D-ro Ĉung. Inter Formortebluloj estas la dido Dottie, la tilacino Burnie, la makraŭĥenio Alma kaj la triceratopo Hoss. Kun la helpo de la Formortebluloj, Op kaj Ed vojaĝis tra ĉiu tempovojaĝanta semo por serĉi Clarance. Dum unu el siaj vojaĝoj, Op kaj Ed interkonsentis ne agi sendepende, krom se ambaŭ el ili konsentis unu kun la alia. Poste, Op, Ed kaj la Formortebluloj fine trovis la restadejon de Clarance en Antarkto.

Ĉar Op sendepende agis dum la savo de Clarance, kaj Hoss estis vundita, Op kaj Ed havis malkonsenton, do Op revenis al sia tempoperiodo en la insulo de la flumeloj en la Galapagoj sen Ed. Tie, Op provis averti la flumelojn pri la erupcionta vulkano, kaj ŝi provis pruvi, ke ŝi vojaĝis al la estonto per vojaĝmemoraĵoj, sed neniu el la flumeloj kredis ŝin. Clarance subite aperis kaj koncedis, ke li kaŭzos la formorton de la flumeloj per bombo, ne vulkana erupcio. Li kaptis la flumelojn en kavernon kun rokegoj kovrantaj la solan elirejon, kaj ŝlosis Op-on al arbo. Clarance rakontis pri sia vivosperto dum alterna templinio, je kiu Charles Darwin alportis flumelojn tra la tuta mondo, kaj flumeloj estis pli popularaj dorlotbestoj ol hundoj. Li ĉiam estis ignorita en favoro de la flumeloj en la bestobutiko, kaj li malamis pri ili pro ĉi tio, sed li estis poste adoptita de D-ro Ĉung. D-ro Ĉung nomis lin Clarance, laŭ ŝildeto sur kiu skribiĝas «clearance» (esperante: malpleniga vendo) kun unu litero E gratita. Kune, D-ro Ĉung kaj Clarance iris sur tempovojaĝantajn aventurojn en la Tempostacio, kaj iun tagon, ili vizitis la 1835-epokajn Galapagojn. Tie, Clarance vidis la momenton kiam Charles Darwin malkovris la flumelojn, kaj ankaŭ vidis, ke D-ro Ĉung ĝuis la adorindecon de la flumeloj, do Clarance ĵaluziĝis. Poste, en la Tempostacio, D-ro Ĉung estis survoje al 1417-epoka Ĉinio por renkonti la esploriston Ĉeng He, sed Ĉung estis puŝita en la tempovojaĝantan floron fare de Clarance. Clarance tuj tranĉis la semon tiel, ke sia mastro ne povis reveni al la Tempostacio. Clarance poste revenis al la 1835-epokaj Galapagoj, kaj uzis droneo-kontrolitan bombon por formortigi la flumelojn. Li revenis la nuntempon, kaj vidis neniun flumelon tie. La plano de Clarance sukcesis, ĝis Op kaj Ed hazarde eskapis el la 1835a epoko, ĵus antaŭ la eksplodo de la bombo, al la nuntempo. Kiam Clarance finis rakonti sian fonrakonton, li aktivigis la tempumilon de sia bombo, agordita je tridek minutoj.

Dume, ĉe la Tempostacio, Ed poste decidis iri al la 1835-epokaj Galapagoj por pardonpeti al Op. Post kiam Ed foriris, la Formortebluloj eksciis, per video, pri la vera maliceco de Clarance, kaj kiel D-ro Ĉung malaperis. Ili estis nekredemaj, sed Dottie determinis, ke se D-ro Ĉung malaperis en 1417-epoka Ĉinio, li kaj Ĉeng He eble iris al 1418-epoka Malako, kie ankaŭ ekzistas tempovojaĝanta floro. La Formortebluloj tiam metis direkton al Malako por preni D-ron Ĉung. Dume, ĉe la 1835-epokaj Galapagoj, Ed atingis Op, nur por ekscii pri ŝia malfacilaĵo kaj la vera plano de Clarance formortigi la specion flumelo. Ed liberigis Op, kaj ili komencis forĵeti la rokegojn de la kaverno por ke ankau la ceteraj flumeloj povu esti liberaj. Dume, ĉe la Tempostacio, Clarance vidis, ke la tempolinio revenis ĉar la flumeloj iĝis ne-formortintaj. Por provi malhelpi tion okazi, li alportis grandan antikvan grekan Ciklopon al 1835-epokaj Galapagoj. La Formortebluloj alvenis en la insulo de la flumeloj, kaj ili provis batali la Ciklopon. La Ciklopo estis poste trompita ĵeti la rokegojn de la kaverno, terenbatinta sin, kaj neintence liberigante la flumelojn. Post kiam la flumeloj estis liberigitaj, ili konsentis kunlabori kun Op, Ed, kaj la Formortebluloj, kaj ili ĉiuj provis akiri la atenton de velanta Charles Darwin per artfajraĵo ĉe la fronta plaĝo, sed bedaŭrinde, Darwin ne povis alveni en la insulon antaŭ ol tempo finiĝos kaj la bombo eksplodos. Rapide pensante, Op kaj Ed kunmetis tri tempovojaĝantajn florojn, rememorante pli fruan magian ruzon de Burnie. La ĉenreago de la tri floroj transportis la tutan insulon tempantaŭen de 1835 al la nuntempo, kio neŭtraligis la eksplodon de la bombo. La insulo kaj la flumeloj estis sekuraj, kaj la malbonaj planoj de Clarance estis malsukcesigitaj. D-ro Ĉung ekaperis, savita de la Formortebluloj, kaj riproĉis Clarance-on pro liaj agoj. Clarance poste estis forigita al Antarkto, kun la ekspediciskipo de Ernest Shackleton. Op kaj Ed estis finfine akceptitaj de sia komunumo. Dottie poste kisegis Ed-on. Iom poste, Dottie ellasis truohavan ovon, kaj Ed estis la patro. Ilia ovo elkoviĝis, sed la aspekto de la ido estas nerivelita.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

Kritika akcepto[redakti | redakti fonton]

Rotten Tomatoes raportis kritikan takson de 43%, kiu baziĝas sur sep recenzoj, kun averaĝa publiktaksaro de 41%.[6] Steve Rose de la brita anglalingva gazeto The Guardian taksis la filmon je 2 el 5 steloj, kaj diris pri ĝi, ke «En la darvinisma mondo de la infana distro, Extinct aspektas kiel evolua sakstrato».[7] Oliver Armknecht, ĉefredaktoro de la germanlingva retejo film-rezensionen.de, taksis la filmon 5/10, kaj li priskribis ĝin kiel «belan animacian filmon» pri idiosinkraziaj krispaj bestoj, kiuj tempovojaĝis por savi sian specion, kaj «kelkaj bonaj ideoj» estas inkluzivitaj, sed la filmo entute estas «tro nedecidema», kaj en «multaj partoj» oni ankaŭ povas rimarki, ke «simple ne estis sufiĉe da mono disponebla».[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Extinct, 2020. Alirita 7-an de januaro 2022.
  2. Extinct: Overview. Arkivita el la originalo je 2022-05-29. Alirita 7-an de januaro 2022.
  3. . Michael Giacchino to Score David Silverman's 'Extinct' | Film Music Reporter. Alirita 7-an de januaro 2022.
  4. Extinct: Company Credits. Arkivita el la originalo je 2022-05-25. Alirita 7-an de januaro 2022.
  5. Timeless Films. Alirita 7-an de januaro 2022.
  6. Extinct. Alirita 7-an de januaro 2022.
  7. . Extinct review – doughnut-shaped critters are an evolutionary dead end (16-a de aŭgusto 2021). Alirita 7-an de januaro 2022.
  8. Armknecht, Oliver (24-a de novembro 2021). Die Flummel - Film-Rezensionen.de. Alirita 7-an de januaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]