Flying Padre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flying Padre
mallonga filmo
Originala titolo Flying Padre
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1951
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado Stanley Kubrick
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Scenaro Stanley Kubrick
Muziko de Nathaniel Shilkret
Rolantoj Bob Hite
Produktinta firmao RKO Pictures
IMDb
vdr

Flying Padre estas blank-nigra dokumenta kurta filmo de 1951. Ĝi estas la dua kurta filmo reĝisorita de Stanley Kubrick. La filmo estas naŭ-minuta longa kaj estis finkompletita tuj post Kubrick finis sian unuan filmon por RKO, nome la kurta filmo Day of the Fight (Luktotago, 1951). La filmo dokumentas la Reverendon Fred Stadtmueller, kiu flugveturas ĉirkaŭ 4 000 mejlojn por viziti siajn 11 preĝejojn. La filmo estis origine nomota "Sky Pilot", ĵargona termino por pastro.[1] Dum la daŭro de la filmo, la pastro realigas funebran servon, admonas knabon kiu estis fitraktanta knabinon, kaj faras urĝan flugon por helpi malsanan patrinon kaj bebon en ambulanco. Kelkaj el la montroj de kaj el la aviadilo en Flying Padre revenis poste en 2001: A Space Odyssey (1968) kaj la montroj de la spacŝipo, kaj serio de detalaj montroj de vizaĝoj de personoj partoprenantaj en la funebro estis plej verŝajne inspiritaj de la filmoj de Sergei Eisenstein nome Kirasŝipo Potjomkin (1925) kaj Ivano la Terura (1944/1958).[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baxter, John (1997). Stanley Kubrick: A Biography. HarperCollins. ISBN 978-0-00-638445-8. p. 39.
  2. Duncan, Paul (2003). Stanley Kubrick: The Complete Films. Taschen GmbH. ISBN 978-3-8365-2775-0. p. 25.
  3. En Jutubo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]