Fogo (Kaboverdo)

| Fogo | ||
|---|---|---|
| insulo | ||
| Geografia situo | 14° 57′ N, 24° 21′ U (mapo)14.95-24.35Koordinatoj: 14° 57′ N, 24° 21′ U (mapo) | |
|
| ||
Fogo (portugalprononce: [ˈfoɡu]; portugale por "fajro") estas insulo en la grupo Sotavento de Kaboverdo en centro de la Atlantika Oceano ĉe la marbordo de Okcidenta Afriko. Ĝia loĝantaro estas 35 837 (2015) en areo de 476 km². Tie estas la plej alta altitudo el ĉiuj insuloj de la arkipelago, atigante ĝis 2 829 metrojn super marnivelo sur la pinto de funkcianta vulkano, Pico do Fogo.

Fogo estas unu el la plej sudaj insuloj en Kaboverdo, inter la insuloj Santiago oriente kaj Brava okcidente. Ĝi longas 26,3 km kaj larĝas 23,9 km; ĝia areo estas 476 km². Preskaŭ la tuta insulo estas stratovulkano, kiu periode aktivas: ĝi laste erupciis en 2014. La plej granda vulkana elemento estas Bordeira, naŭ kilometrojn larĝa kaldero, kiu havas murojn unu kilometron altajn kaj havas fendon en sia orienta rando. Du malgrandaj vilaĝoj, Portela kaj Bangaeira, ekzistas en la fundo de la kaldero (Chã das Caldeiras); la loĝantoj estis evakuitaj dum erupcioj.
La ĉefa urbo de la insulo estas São Filipe, proksime de kiu estas kaj flughaveno kaj haveno. Fogo estas plejparte agrikultura, fekunda insulo. La nordorienta parto ricevas la plej multe da precipitaĵo.
La insulo estas dividata en tri municipoj, kiuj siavice estas subdividataj en submunicipoj:
- Mosteiros
- Nossa Senhora da Ajuda
- Santa Catarina do Fogo
- Santa Catarina do Fogo
- São Filipe
- Nossa Senhora da Conceição
- São Lourenço


