Fokuso (optiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri optika fokuso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon fokuso.
Kunverĝanta lenso.
Lumo el infinito (bluaj linioj) kunverĝas en la realan bildan fokuson F'
La ĉefa fokusa distanco estas la distanco f inter la ĉefa fokuso F kaj la optika centro.

En optiko, fokuso estas punkto tra kiu pasas la lumaj radioj, trapasintaj stigmatistan optikan sistemon.

Etimologie, la nomo venas de la latina Focus (fajroloko), ĉar eblas estigi varmegon kaj fajron ĉe la fokuso de lupeo aŭ konkava spegulo (vidu: "Sunforno").

Ĉefaj fokusoj[redakti | redakti fonton]

Pri iu optika sistemo, estas du apartaj fokusoj tiel diritaj ĉefaj fokusoj.

  • la antaŭa ĉefa fokuso (aŭ objekta fokuso): Objekto en la antaŭa ĉefa fokuso kreas bildon al la infinito
  • la malantaŭa ĉefa fokuso (aŭ bilda fokuso): Objekto en la infinito kreas bildon en la malantaŭa ĉefa fokuso

Reala kaj virtuala fokusoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiam la lumaj radioj reale iras al aŭ pasas tra iu punkto, temas pri reala fokuso.
  • Kiam la lumaj radioj elirante de la optika sistemo ŝajnas veni de iu punkto, tiu ĉi estas virtuala fokuso. Estas la kazo de la disigaj lensoj kaj konveksaj speguloj.

Fokusa distanco[redakti | redakti fonton]

La ĉefa fokusa distanco estas la longo (en metroj) inter la fokuso kaj la optika centro.
Oni ofte esprimas ĝin per ĝia inverso la verĝenco en m−1. Tial, optika sistemo kies fokusa distanco estas 25 cm (do, unu kvarono de metro) havas verĝenco de 4.

Se la fokusa distanco de iu optika sistemo estas nefinata (la fokusoj estas en la infinito), la sistemo estas tiel dirata afokusa kaj ĝia verĝenco estas nula.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]