Folha de S. Paulo
| Folha de S. Paulo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| taggazeto gazeto de registro retgazeto organizaĵo | |||||
| Komenco | 19-a de februaro 1921 vd | ||||
| Lando(j) | Brazilo vd | ||||
| Sidejo | San-Paŭlo | ||||
| Moto | Um jornal a serviço do Brasil | ||||
| Posedata de | Grupo Folha vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
Folha de S. Paulo (signifante La Gazeto de San-Paŭlo; ankaŭ Folha de São Paulo aŭ simple Folha ) estas brazila ĉiutaga gazeto eldonita en San-Paŭlo. Kun totala eldonkvanto de 332 415 ekzempleroj (100 024 presitaj, la cetero ciferecaj) (ĝis marto 2019), ĝi havas la plej grandan atingon el ĉiuj ĉiutagaj gazetoj en Brazilo.
La gazeto estas, kune kun O Globo kaj O Estado de S. Paulo, unu el la tri plej gravaj naciaj gazetoj de Brazilo. [1]
Grupo Folha, unu el la plej gravaj amaskomunikilaj grupoj de la lando, kaj havas konservativan ĝis nun maldekstra-liberalan bazan orientiĝon. Krom Folha kiel ĝia ĉefa gazeto, la grupo posedas 50% da akcioj en Valor Economico en partnereco kun Grupo Globo. La du kompanioj dominas la brazilan merkaton de presita amaskomunikilaro en la segmentoj de populara ĵurnalismo same kiel komerca ĵurnalismo. [2]
Folha de S. Paulo estis fondita en 1921 fare de ĵurnalistoj Olival Costa kaj Pedro Cunha, kiel vespergazeto sub la nomo Folha da noite. [3] En julio 1925, la matena eldono Folha da Manhã komencis publikigon, kaj en 1949 la posttagmeza eldono Folha da Tarde estis lanĉita. La tri eldonoj estis kunfanditaj en januaro 1960 por formi la gazeton Folha de S. Paulo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IVC - Instituto Verificador de Circulação
- ↑ Mota, Carlos Guilherme. (1981) História da Folha de S.Paulo: 1921-1981. Impres.
- ↑ Brazilian media. Embassy of Brazil in London. Arkivita el la originalo je 14 July 2015. Alirita 8 August 2015 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Folha enrete
- poŝtelefona versio
- Folha de S.Paulo (presita versio)

