Folsom-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Folsom-kulturo, nomita laŭ la unua trovejo, Folsom en Nov-Meksiko, ekzistis antaŭ ĉirkaŭ 10.700 ĝis 8.500 jaroj sur la okcidentaj grandaj ebenaĵoj en la sudokcidento de la nuna Usono, oriente de la rivero Misisipo ĝis la grandaj lagoj.

Eco de la Folsom-kulturo estas la apartaj lancopintoj kun larĝa kavo kaj konkava bazo.

Kontraŭe al la antaŭaj Clovis-ĉasistoj, la Folsom-homoj ĉasis pli diversajn bestojn, eble pro ŝanĝinta klimato kaj mortintaj specioj.

Trovejoj estas:

Malkovro[redakti | redakti fonton]

George McJunkin, afrikdevena brutobredisto de bovoj el Nov-Meksiko, malkovris en 1926 lancopinton el siliko, kiu pruvis, ke bizonĉasistoj loĝis en la suda parto de Nord-Ameriko jam fine de la lasta glaciepoko.

La direktoro de la kolorada muzeo pri natura historio, J. D. Figgins, anoncis tiun malkovron science dum la sama jaro. Li trovis, ke la ostoj, inter kiuj estis trovita la lancopinto, apartenis al specio de bizono, kiu formortis jam antaŭ 10.000 jaroj, kune kun la glaciejoj.

Tiel oni ekkonsciis, ke la unuaj loĝantoj de la kontinentoj eble uzis malaltigo de la marnivelo antaŭ 12.0000 jaroj por enmigri piede al Alasko. Same faris bizonoj, mamutoj, boacoj, ktp. Alidirekten al Azio migris vulpoj, marmotoj (marmoto monax), ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]