Fondumo Huyssen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fondaĵo Huyssen)
Fondumo Huyssen vidata ekde la nordo (2009); malsupre oblikve: Moltke-Strato

La Evangelia Fondumo Huyssen estas malsanulejo en la urboparto Huttrop de Essen. La akademie instrua malsanulejo de la Universitato Duisburg-Essen estas ekde oktobro de 1996 membro en la tutmonda kaj germana reto de la sanprosperigaj malsanulejoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. Ĝi lokas en la urboplanade kaj arĥitekture interesa Moltke-Kvartalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua malsanulejo en 1854[redakti | redakti fonton]

Fondumo Huyssen proksimume en 1915
Fondumo Huyssen proksimume en 1917, en la fono Hotelo Handelshof kaj la ĉefstacidomo de Essen

La 25-an de decembro 1852 la ĉefurbestro de Essen, Heinrich Arnold Huyssen, subskribis donacodokumenton, en kiu li donacis al la evangelia paroĥo terpecon kaj monon por konstruo de malsanulejo. En 1853 oni metis ĉe la nuna Huyssenallee antaŭ Kettwiger Tor (mapo)51.45027.0125 la fundamentan ŝtonon por la unua evangelia malsanulejo de Essen. Kun la nomo Huyssens-Stift ĝi malfermiĝis oktobron de 1854.

Huyssen dungis kiel arĥitekton Carl Wilhelm Theodor Freyse, kiu ankaŭ konstruis la loĝodomon de Huyssen ĉe la Burgo-Placo kaj la duan urbodomon de Essen. La malsanulejo donis lokon por 30 plenkreskuloj kaj ses infanoj. Kadre de la pli kaj pli progresa industriigo fine de la 19-a jarcento kaj de la loĝantara kreskado rezulta el tio oni alkonstruis en 1863/1864 je kostoj de Huyssen, je kio la domo ricevis sian unuan akvokondukilon. Kiel fondinto de la malsanulejo Huyssen fariĝis dumvivie voĉdonrajta membro de la fondumo-konsilantaro. Ankaŭ industriisto Alfred Krupp fariĝis honormembro de la konsilantaro. Li kaj aliaj Krupp-familianoj apartenis ĝis en la 1940-aj jaroj al la plej gravaj donacantoj de la Fondumo Huyssen. Gustav Krupp von Bohlen und Halbach donacis interalie la ankoraŭ nun ludata orgeno en la malsanulejo-kapelo en la unua etaĝo. En donacokonto ĉe la ŝparbanko, kiun aranĝis Pastro Wächtler, krome fluis neatendite multaj kaj altaj mondonacoj de evangelaj paroĥanoj. Per tiuj oni financis en la malsanulejo ok senkostajn litolokojn por senhavaj civitanoj kaj ankaŭ al civitanoj de Essen tutnormalajn kreditojn, kies rentoenspezoj refluis en la fondumon. Per malavaraj mondonacoj ankaŭ sinprezentis komercisto Friedrich Grillo el Essen, kiuj membris en la konsilantaro ekde 1864 ĝis 1883 kiel urboparlamentano, poste ĝis 1888 kiel privata entreprenisto. Krom tio Grillo realigis la unuajn reviziojn de la jaraj fakturoj, igis konstrui en 1866 ĝardenmuron kaj novigi en 1873 kuirejon kaj enirportalon. Post lia morto la vidvino de Grillo, Wilhelmine Grillo denaska Born, regule zorgis pri la kompletigo de la medicina ekipo. Interalie ŝi donacis en 1899 la unuan rentgen-aparaton kaj testamentis al Fondumo Huyssen en 1904 pluajn 100.000 orajn markojn.

En 1891 oni al- kaj ali-konstruis kroman fojon. La mono por tio devenis inter aliaj de la enspezoj de bazaro, kiun okazigis la virino-komitato, kun la edzino de pastro Wächtler ekde la 4-a ĝis 8-a de decembro 1899.

Dum la Ruhr-okupacio en 1923/1924 baronino Anna Lindner senhezite aĉetis la fondumon Huyssen por protekti ĝin kontraŭ minaca senproprietigo fare de la okupaciantoj. Post tio ŝi redonis la malsanulejon al la komunumo. Anna Lindner estris la svedan helposervon kun sidejo en la Fondumo Huyssen. Ŝi protektis la domon kontraŭ minaca fermado en ĉi tiu epoko de nutraĵa, vestaĵa kaj karba manko.

Novkonstruado de 1934 ĝis 1936[redakti | redakti fonton]

Huyssen-Fondumo, vidaĵo ekde la malsanuleja parko

La spacokapabloj de la malsanulejo plue ne sufiĉis. Pro ĉi tiu kaŭzo en la jaroj 1934 ĝis 1936 ekestis novkonstruado je la tiama urborando, la nuna starloko ĉe Henrici-Strato. La koncepto devenas de arĥitekto Carl Conradi el Wuppertal, la konstruadon observis arĥitekto Paul Dietzsch el Essen. Konstruiganto estis la evangela eklezia komunumo Essen-malnovurbo. En 1936 dek unu faksekcioj ekloĝis en moderna domo kun 475 litoj. La Fondumo Huyssen ŝanĝiĝis en 1975 en liberan komunutilan societon kun limigita respondeco. En la jaroj 1987 ĝis 1992 la norda kaj suda aloj estis resanigitoj. Mallonge poste la domo pligrandiĝis per restoracio, akceptejo por kuŝante altransportataj malsanuloj kaj urĝejo en la psikiatria stacio, en 1995 la enirspaco estis alikonstruita kaj en 1997 centra urĝo-akceptejo. Radiologia praktikejo ekloĝis en la iama flegistino-hejmon.

En 1995 la Fondumo Huyssen kunfandiĝis kun la ministo-malsanulejo en Essen-Steele al Klinikoj Essen-Mezo, kies portantoj estas la eklezia distrikto Essen-Mezo, la ministoasekuro Bundesknappschaft en Bochum samkiel la asocio de la subtenantoj de la evangela malsanulejo Fondumo Huyssen.

La nuna malsanulejo[redakti | redakti fonton]

La Fondumo Huyssen havas naŭ operaciejojn kaj jenajn faksekciojn:[1]

En 2003 la federaciero Nordrejn-Vestfalio subtenis la konstruadon de diagnozo- kaj kuraco-alon kun kvar novaj operaciejoj, intensa stacio kaj ambulancejo, kiu ekfunkciis en 2005. Komence de 2005 malfermiĝis la Malstacia Tumorcentro je Essen (ATZ), aparta domo kun aliro al la ĉefdomo.

Fondumo Huyssen estas rilate internan onkologion kaj hematologio kun centro por paliativo-medicino laŭ decido de la Eŭropa Societo por Medicina Onkologio (ESMO) decembron de 2004 la unuaranga el entute ok kandidatoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anette Hinze: Ein Segensreiches Geschenk. 150 Jahre Huyssens-Stiftung. Klartext-Verlag, Essen 2004, ISBN 3-89861-340-2
  • Initiativkreis Ruhrgebiet: Klinik-Führer Rhein Ruhr 2010/2011. Klartext, Essen 2010, ISBN 978-3-8375-0209-1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fondumo

Fonduso Rolf Uhlen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la Fondumo Huyssen Arkivigite je 2010-04-17 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu Initiativkreis Ruhrgebiet: Klinik-Führer Rhein Ruhr 2010/2011, pj. 264–268