Fondaĵo Latinitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
En Tainach-Tinje en plurlingva Karintio okazis ofte latinlingvaj semajnoj nomitaj "Feriae Latinae" kiujn ofte gvidis patro Suitbert H. Siedl

La fondaĵo Latinitas (latine Opus fundatum Latinitas, itale Fondazione Latinitas) estis fondita en 1976 de la papa moŝto Paŭlo la 6-a per la skribitaĵo Romani sermonis.

Celoj[redakti | redakti fonton]

  • profunda studo de la latina lingvo
  • flego de la moderna uzo de la latina lingvo pere de
    • eldono de la gazeto "Latinitas"
    • okazigo de la ĉiujara lingva konkurso "Certamen Vaticanum" en latinlingva poeziarto
    • ofertoj de lingvokursoj en la viva latina lingvo
    • organizo de rilataj prelegoj kaj diskutrondoj
    • eldono de la vortaro Lexicon recentis latinitatis kun pli ol 15.000 tradukoj de modernaj ĉiutagaj esprimoj
    • okazigo de lingvosemajnoj kun literaturaj kaj edifaj sekcioj ("Feriae Latinae", inkluzive en Aŭstrio, Italio, Francio, Jugoslavio, Usono) dum kiuj la latina lingvo estis la komuna lingvo de la partoprenintoj el ĉiuj aĝogrupoj kaj profesioj

La fondaĵon oficale subtenis la katolika eklezio, kvankam ĝi plenumis ankaŭ ĝeneralan kulturan taskon. Ĝi estis malfondita en 2012. Ĝia heredo estas iasence la Papa Akademio de Latina Lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]