Fondumo Boghossian (Villa Empain)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondumo Boghossian
Villa Empain
Villa Empain
vilaomuzeo
Bazaj datoj
Konstrustilo artdekora stilo vd
Arkitekto Michel Polak vd
Estiĝo 24-a de decembro 1929
Lando Belgio vd
Situo Bruselo
Adreso Avenue Victoria 35, Avenue Franklin Roosevelt 67
Situanta sur Avenue Victoria - Victorialaan • Avenue Franklin Roosevelt - Franklin Rooseveltlaan
Situo
Geografia situo 50° 48′ 27″ N, 4° 23′ 4″ O (mapo)50.80754.38431Koordinatoj: 50° 48′ 27″ N, 4° 23′ 4″ O (mapo)
Fondumo Boghossian (Bruselo)
Fondumo Boghossian (Bruselo)
DEC
Fondumo Boghossian
Fondumo Boghossian
Situo de Fondumo Boghossian
Map
Fondumo Boghossian
Posedata de Louis-Jean Empain • Ministry of Education • Louis-Jean Empain • nekonata valoro • Jean Boghossian vd
Retejo http://www.villaempain.com
vdr
La enirejo de Villa Empain en 2012

La Fondumo Boghossian, kiu situas en la renoma Vilao Empain, ĉefe celas esti kultura centro por antaŭenigi la dialogo inter Oriento kaj Okcidento. Ĝi deklaris, ke "interkultura dialogo ŝajnas esenca en la kunteksto de tutmondiĝo, sed ankaŭ ĉar ekzistas multaj streĉoj kaj miskomprenoj inter diversaj kulturoj". Tiucele ĝi organizas ekspoziciojn, prelegojn, debatojn kaj aliajn kulturajn aranĝojn.

Villa Empain (ankaŭ foje nomata Villa Roosevelt) estas artdekorstila vilao konstruita de la arkitekto Michel Polak en 1931, situante en Bruselo. Ĝin konstruigis en la 30-aj jaroj Louis Empain, filo de la belga industriisto kaj barono Edouard Empain kiu riĉiĝis kiel konstruisto de la metroo en Parizo aŭ la fervojo en Ĉinio, Turkio kaj la eks-belga kolonio Kongo

Fondumo Boghossian[redakti | redakti fonton]

Bruselo - Fondation Boghossian-Empain

En 2010 la industriisto Jean Boghossian, de armena deveno, kies familio devis fuĝi en 1915 aĉetis kaj komplete renovigis la vilaon por malfermi en ĝi internacian kulturan centron[1][2], malfermita al la mondo de kulturaj kaj sociaj diversecoj[2]. Li mem vivis en Antverpeno dum tridek jaroj kaj estis estro de familia juvelarta kompanio kun tutmondaj branĉoj. Li fondis la Fondumon Borghossian kiu ekde la komenco de 2007 estas la posedanto de la Vilao Empain, kiu nun ankaŭ estas kune kun la ĉirkaŭaj ĝardenoj sur la listo de protektitaj monumentoj de Bruselo.

Ankaŭ la apuda domo (n-ro 65, hejmo Bernheim), estis kunligita por la celoj de la Fondumo. Parto de la Vilao servas kiel loĝejo por dek kvin 'artistoj en rezidejo', kiuj volas tie labori por kontribui al la kompreno inter oriento kaj okcidento[3].

Arto kiel kulturperila lingvo[redakti | redakti fonton]

La Fondumo regule interagas kun artistoj el Belgio kaj eksterlande, ekzemple Wim Delvoye (transformo de antikvaj palacoj en centrojn de nuntempa arto en Kaŝano, Irano), Taysir Ratniji (lingvo kaj tekst-arto[4]), Mekhitar Garabedian (lingvo kaj identeco). Arto kiel lingvo helpas rigardi la mondon per alia maniero. Jean Boghossian esprimis ĝin tiel en intervjuo en Arte.tv: "Arto estas perilo por kunigi kulturojn kaj ĉefe ponti ilin por ke ili interparolu kaj eble konduku al reciproka interkompreniĝo"[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Instituto de la Araba Mondo

Mathaf; Araba Muzeo de Moderna Arto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la Fondumo Boghossian - Villa Empain Informfilmeto pri la Fondumo Boghossian

Vilao Empain filmita kun droneo (flugroboto)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Mireille Roobaert, Louma Salamé - inter Oriento kaj Okcidento, Juliette & Victor, revuo pri franc-belga vivarto,
  2. 2,0 2,1 2,2 (fr) Tout le Baz'art avec Louma Salam[rompita ligilo]é (+ filmeto), ARTE.TV, la 4-an de decembro 2019.
  3. Villa Empain (Bruselo) Arkivigite je 2017-07-13 per la retarkivo Wayback Machine, Irana Esperantisto, p. 8, aŭtuno 2014.
  4. (fr) Ekphrasis, l’écriture dans l’art[rompita ligilo] (ekspozicio 'Ekfrazado, la skribo en la arto'), Fondumo Boghossian