Saltu al enhavo

Fondumo por libera programaro de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondumo por libera programaro de Eŭropo
Free Software Foundation Europe e.V.
emblemo
charitable corporation (en) Traduki
retejo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 10-a de marto 2001 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Situo Prenzlauer Berg
Agareo

Förderung der Erziehung, Volks- und Berufsbildung einschließlich der Studentenhilfe

Fondinto(j) Georg C. F. Greve vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Emblemo de FSFE

Fondumo por libera programaro de Eŭropo (angle Free Software Foundation Europe, mallonge FSFE, FSF Europe ) estas neprofitcela organizaĵo fondita en Germanio la 10-an de marto 2001 por antaŭenigi la disvolviĝon de libera programaro kaj operaciumoj bazitaj sur GNU (ekzemple: Linukso). La Fondumo estas la sendependa eŭropa ekvivalento de la Free Software Foundation (FSF) funkcianta kiel "kontakto" por diversaj liberprogramaraj organizaĵoj en Eŭropo.

La ĉefa celo de la FSFE estas la subteno de libera programaro kaj precipe de la projekto GNU en Eŭropo. Por fari tion, la Fondumo disponigas konsultajn servojn al politikistoj, advokatoj kaj ĵurnalistoj por certigi la politikan, juran kaj socian estontecon de libera programaro.

FSFE rekonas ke aliro al kaj kontrolo de softvaro determinas kiu povas partopreni en la cifereca socio. Tial, la libereco uzi, kopii, modifi kaj distribui programaron, kiel dirite en "La difino de libera programaro" de Richard Stallman, estas en la informa epoko necesa kondiĉo por egala partopreno de homoj en la publika vivo.

"Publika Mono? Publika Kodo!"

[redakti | redakti fonton]

Ĉiu publika financado por programaro estu nur por Libera Programaro, laŭ la vizio de FSF Europe por la jaro 2048[1].

Konkurso "Youth Hacking 4 Freedom"

[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu konkurso, adoleskantoj tra Eŭropo povas gajni €1024, €2048, aŭ €4096 (en 2025) por sia projekto de Libera Programaro. Ĝi celas ke gejunuloj el la tuta Eŭropo povas inspiriĝi kaj motiviĝi, vidante kion aliaj en sia samranga grupo povas plenumi per programaro[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (en) Matthias Kirschner, Vision of the Free Software Foundation Europe for the year 2048 (Vizio por la jaro 2048 de la Fondumo por libera programaro de Eŭropo)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]