Fonografo

Fonografo estas akustika-mekanika registrilo (gramofono). La nocio signifas parolmaŝinon de Thomas Alva Edison, eltrovitan en 1877 kaj nomitan fonografo.
Funkciado
[redakti | redakti fonton]Fonografo konsistas el cilindro, kovrita per stanofolio. Antaŭ la cilindro staras funelo, kies fino estas fermita per maldika membrano (E) kaj je kiu estas alfiksita pinglo (G).
La latunan (flav-kupran) cilindron (C) portas la akso A–A', en kies duono A' estas entranĉita ŝraŭbkanelo, al kiu servas la aksa lagro kiel ŝraŭbingo. Sur la supra surfaco de la cilindro estas ŝraŭboforma kanelo kun sama helico kiel A'. La cilindro estas kovrita per stanfolio kaj la aparato pretas akcepti la signojn.

Aŭtune de 1929, Edison devis ĉesigi – pro la tutmonda ekonomia krizo – la produktadon de sonportantoj; tiel finiĝis la erao de la fonografoj. Specialaj vaks-cilindraj aparatoj kun suriga funkcio restis surmerkate en Usono ĝis la 1950-aj jaroj kiel diktiloj por la burolaboroj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu16.htm Unuetaĝa Usono
- http://www.grammophon.ch Arkivigite je 2010-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cylinder.de
- http://cylinders.library.ucsb.edu/index.php
- http://www.ushistory.net/toc/phono.html Arkivigite je 2007-02-09 per la retarkivo Wayback Machine