Morbio Inferiore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fontanella TI)
Morbio Inferiore
Blazono de Morbio Inferiore
Blazono de Morbio Inferiore
Blazono de Morbio Inferiore
Morbio Inferiore
Morbio Inferiore
Morbio Inferiore
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Balerna
Koordinatoj  45° 51′ 18″ N 9° 1′ 6″ O / 45.85500 °N, 9.01833 °O / 45.85500; 9.01833 (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 18″ N 9° 1′ 6″ O / 45.85500 °N, 9.01833 °O / 45.85500; 9.01833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4565
Areo 2,29 km²
Alteco 342 m super marnivelo
Poŝtkodo 6834
Komunumkodo 5257
Mapo de Morbio Inferiore
Mapo de Morbio Inferiore
Mapo de Morbio Inferiore

Morbio Inferiore estas komunumo de la Komunumaro Balerna kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4565 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Morbio Inferiore situas ĉe la sudorienta bordo de la rivero Breggia en sudoriento de Mendrisiotto rekte norde de Chiasso. Al al komunumo apartenas krom la vilaĝoj Morbio Inferiore kaj Fontanella.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,29 km², de kiuj 16,9% estas kovritaj de arbaro, 22,5% servas por agrikulturo kaj 57,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Morbio Inferiore limas en nordo al Breggia, en oriento al Varcallo, en sudo al Chiasso, en okcidento al Balerna, kaj en nordokcidento al Kastel San Pietro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Morbio Inferiore situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen la komunumo bone atingeblas. Al ĝi kondukas pluraj vojoj de Chiasso kaj de Balerna. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas rekte sude de la komunumo en Chiasso. Pere de la lokaj busoj de la regiono Mendrisiotto la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Morbio Inferiore datiĝas el la jaro 1148 kiel Morbio Subteriori. Multnombraj trovoj el la romia epoko kiel restaĵoj de tomboj, varmakvaj banejoj kaj ruiono de vilao pruvas, ke la loko jam estis loĝata en tiu epoko. Dum mezepoko al vilaĝo apartenis al la Paroĥaro Balerna. En la jaro 1517 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris la lokon kaj tetruis la burgon de la Dukoj de Milano, kiu troviĝis en Morbio Inferiore. Ek de 1803 la komumumo apartenas al la Distrikto Mendrisio de la tiam fondita Kantono Tiĉino. En la jaro 2007 en publika baloto kuniĝo kun la komunumo Chiasso estis malakceptita kaj la komunumo plu konservas sian aŭtonomion. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]