Tévenon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fontanezier)
Tévenon
Blazono de Tévenon
Blazono de Tévenon
Blazono de Tévenon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 50′ 48″ N 6° 37′ 32″ O / 46.84667 °N, 6.62556 °O / 46.84667; 6.62556 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 48″ N 6° 37′ 32″ O / 46.84667 °N, 6.62556 °O / 46.84667; 6.62556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 745
Areo 14,29 km²
Alteco 750 m super marnivelo
Poŝtkodo 1423
Komunumkodo 5571
Mapo de Tévenon
Mapo de Tévenon
Situa mapo de Tévenon
vdr

Tévenon estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 745 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La ĉefloko de la komunumo estas Villars-Burquin.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tévenon situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro alte super la Lago de Neŭŝatelo, kiu troviĝas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Fontanezier, Romairon, Vaugondry kaj Villars-Burquin, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,29 km², de kiuj 47,7% estas kovritaj de arbaro, 48,7% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tévenon limas en nordo al Val-de-Travers (NE), en nordoriento al Provence, en oriento al Bonvillars, en sudsudoriento al Champagne, en sudokcidento al Fontaines-sur-Grandson, kaj en okcidento al Mauborget.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tévenon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas kurboriĉa pasejvojo de Fontaines-sur-Grandson al Cuvet en la komunumo Val-de-Travers. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Grandson. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Mauborget la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tévenon estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2011 pere de kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Fontanezier (58 loĝantoj la 31-a de decembro 2010), Romairon (32 loĝantoj la 31-a de decembro 2010), Vaugondry (35 loĝantoj la 31-a de decembro 2010) kaj Villars-Burquin (571 loĝantoj la 31-a de decembro 2010).[3]

La unua dokumenta mencio de Fontanezier datiĝas el la jaro 1403 kiel Fontanisy. La vilaĝo dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Grandson, kiu post la Batalo de Grandson en la jaro 1476 estis konkerita de Berno kaj en la jaro 1484 fariĝis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 havaĵo de la Svisa Ĵurkomunumo sub komuna administrado de Berno kaj Friburgo.[4]

La unua dokumenta mencio de Romairon datiĝas el la jaro 1403 kiel Romeyron. Dum mezepoko ĝi apartenis al la Senjorujo Montagny. Ek de 1784 ĝi apartenis al la Voktejo Grandson.[5]

Vaugondry estis menciita la unua fojon nur en la jaro 1694. Ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Majorejo Fiez de la Voktejo Grandson.[6]

La unua mencio de Villars-Bourquin okazis en la jaro 1403 Villar en la jaro 1601 aperis la mencio Villars burquin. Dum mezepoko ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Villars-Bourquin apartenis al la Majorejo Fiez de la Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio la kvar vilaĝoj estis atribuitaj al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]