Fonto (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj de "Fonto", bonvolu vidi Fonto.

Fonto estas titolo de sendependa, beletra monata gazeto (ekde 1980 ĝis 2006) eldonita en Ŝapekoo (Brazilo) de Gersi Alfredo Bays.

En oktobro 1980 aperis la unua numero; pro la klimata malsameco inter la norda kaj suda hemisferoj, Gersi Alfredo Bays supozis, ke eblos eluzi tion: se la homoj ne devos pagi la abonon ekde la komenco de januaro, same kiel multaj jam faras pri pluraj aliaj revuoj kaj gazetoj, eble oni pli facile iros al la nova revuo. Ekde la sesa jarkolekto, tamen, ankaŭ Fonto sekvis la kutimajn indikojn: de januaro ĝis decembro.

Iamaniere la revuo estis lanĉita kun la intenco diskonigi la librojn eldonatajn de la samnoma eldonejo. En 1980, por festi la 400-jaran datrevenon de la morto de l' fama Portugala poeto Luís de Camões, Fonto aperigis lian epopeon "La Luzidoj" en la bela traduko de Leopoldo H. Knoedt. Depost tiam aperis pli ol 120 (ĉefe beletraj) verkoj ĉe la eldonejo, kaj originalaj kaj tradukaj. El la ne-beletraj verkoj tie aperintaj eble la plej fama estas "Gerda Malaperis!" de Claude Piron.

La revuo komence estis redaktata de William Auld, kiu samtempe grave konsilis la eldoniston pri aperigado de novaj beletre valoraj libroj. Kiam William Auld subite ĉesigis sian kunlaboron, ekde julio 1987 Gersi Alfredo Bays iom da tempo redaktis la revuon, sed jam ekde la nova jaro ekredaktis la revuon Daniel Luez en Francio (1988-1992); depost 1993 ĝis la ĉeso la revuon redaktis Gerrit Berveling en Nederlando.

Laŭ amplekso Fonto estis rekorda en Esperantujo: sur ĝiaj miloj da paĝoj en 312 numeroj tra 26 jaroj aperis miloj da originalaj kaj tradukitaj literaturaĵoj: poezio, prozo, teatro, eseo... Multaj aŭtoroj siatempe debutis sur ĝiaj paĝoj.

La eldonisto kaj redaktoro de Fonto sin vidis devigitaj interrompi la aperadon de la revuo por 2007. Por la Esperantlingva kulturo tio certe estis grava perdo. Aliaj revuoj ankaŭ aperigas literaturon, sed - male al Fonto - tio kutime ne estas ilia ĉefa enhavo. Krom tio Fonto celis esti sendependa periodaĵo pure literatura en Esperanto. Tio klare videblis jam nur el kelkaj nomoj: aperis sur ĝiaj paĝoj kontribuaĵoj de sendiskriminacie kiu ajn literatura skolo (ni diru: de Rikardo Ŝulco ĝis Reinhard Haupenthal, de Jorge Camacho ĝis Vinko Oŝlak, k.m.a.). Dum la lastaj jaroj la revuo pli emfaze enfokusigis ankaŭ verkaĵojn de ekstereŭropaj talentuloj, kiujn en Eŭropo tro facile oni emas pretervidi: Probal Dasgupta, Shi Chengtai, Mao Zifu, Yamasaki Seikô, Dao Anh Kha, Guozhu k.s.

Ekde 1986 multaj verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA aperadis en Fonto, kaj en 1990 UEA kaj Fonto interkonsentis, ke se eble ĉiuj premiitaj verkoj aperos en Fonto. Foje iuj tro ampleksaj teatraĵoj kaj eseoj ne povis trovi lokon en la revuo, sed kutime ĉio aperis. La premiitaj verkoj kutime plenigis du ĝis kvar tutajn numerojn jare.

De tempo al tempo, depost multaj jaroj, foje informoj de EVA (Esperantlingva Verkisto Asocio) aperis en la revuo.

Tabelo de numeroj kaj monatoj:

1 okt 1980
2 nov 1980
... ...
60 sep 1985
61 jan 1986
62 feb 1986
... ...
312 dec 2006

Samtempe ĝi estas eldonejo (vidu Fonto (eldonejo)), kiu eldonis jam serion da tre gravaj verkoj.