Fontkodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fontokodo)

La fontoteksto, fontkodo aŭ, koncizigite, fonto de komputila programo (aŭ programaro) estas aro da linioj de teksto kiu estas instrukcioj, kiujn la komputilo devas sekvi por ruligi la koncernan programon.

La fontkodo de programo estas skribita de programistoj en iu programlingvo, sed en tiu ĉi unua stato ĝi por la plejmulto de la programlingvoj ne estas rekte uzebla por la komputilo. Ĝi devas unue esti tradukita al alia lingvo (la lingvo de la maŝino). Por ĉi tiu tradukado oni uzas kompililon.

Kiam temas pri rajtocedo, simple liberaj verkoj, kaj iliaj aŭ aliaj permesiloj, "fontkodo" signifas ian formon de la verko sufiĉe oportunan por ŝanĝado kaj plibonigo.

Gravaj aspektoj de fontkodo[redakti | redakti fonton]

Interesa aspekto, kiam oni parolas pri la fontkodo de komputila programo, estas ke la fontokodo estas necesa, nur se oni volas koni la detalojn de la interna funkciado de la programo kaj por facile ŝanĝi kaj plibonigi ĝin (ekzemple, por ke ĝi funkciu en alia komputilo aŭ mastrumsistemo).

Se la programisto (aŭ la firmao por kiu li/ŝi laboras) tenas la fontokodon por si mem, oni nomas la fontokodon fermita fontokodo, kaj la programon mallibera programo. Tiam nur la programisto (aŭ firmao) mem povas ŝanĝi aŭ plibonigi la programon.

Se la programisto (aŭ firmao) publikigas la fontokodon sub iu taŭge libera kaj malfermita permesilo oni nomas la fontokodon malfermita fontkodo (angle 'Open Source'), kaj la programon libera programo. Tiam ĉiuj principe povas ŝanĝi aŭ plibonigi la programon.