Fontoplumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fontoplumo

Fontoplumo estas skribilo en kiu inko eliras el rezervujo al la pinto per kapilareco. Ili estas la evoluo de birdaj kaj la postaj trempeblaj skribplumoj (sen rezervujo).

Estas pluraj specoj de rezervujoj: En kelkaj plumoj oni trempas la pinton en la inkon kaj uzas mekanismon por enirigi ĝin pro diferenco de la aerpremo. Aliaj uzas kartoĉojn, akceptantaj aŭ konvencian aŭ specifan formaton de la fabrikanto. Multaj plumoj akceptas replenigeblajn kartoĉojn. Krome, ekzistas ankaŭ malmultekostaj modeloj kun neŝanĝebla kartoĉo, por limigita uzo.

En la 1960aj jaroj, la uzado de fontoplumoj draste malkreskis, pro populariĝo de globkrajonoj, kiuj iĝis pli fidindaj kaj malmultekostaj. Tamen fontoplumoj restis kiel iom minoritata alternativo, uzata ĉefe por skrib-arto kaj formalaj okazoj. Multaj modeloj estas konsiderataj luksaj kolekteblaĵoj kaj simbolo de socia statuso.

Kompare al ordinaraj globkrajonoj, fontoplumoj estas kutime pli kostaj kaj postulas pli da atentemo kaj zorgo. Tamen, laŭ diversaj opinioj, ili malpli lacigas la manon, ĉar ĝia pinto bezonas nur tanĝi la paperon sen neceso premi malsupren. Kelkaj skribstiloj uzas strekojn kun variebla dikeco, kiuj estas nefareblaj per globkrajono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]