For la Neŭtralismon!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el For la neŭtralismon)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
For la Neŭtralismon!
For la Neŭtralismon!
For la Neŭtralismon!
Aŭtoro Eŭgeno Lanti
Eldonjaro 1922
Urbo Lepsiko
Eldoninto SAT
Paĝoj 32
vdr

For la Neŭtralismon! [1][2] estis devizo de plejmulto el la klasbatalaj Esperantistoj, laŭ kiu ili ne partoprenas en la neŭtrala Esperanto-movado kiel UEA. Samtitole presiĝis broŝuro de Eŭgeno Lanti (1922, 16 paĝoj), aperinta en pluraj eldonoj kaj en diversaj lingvoj.

Tiu broŝuro rapide disvendiĝis kaj post elĉerpiĝo de la unua eldono de februaro 1922 okazis aliaj reeldonoj:

  • aŭguste 1925 (ĉe SAT)
  • aprile 1928 (ĉe SAT)
  • en kompilaĵo titolita El Verkoj de E. Lanti kaj laste reeldonita en 1991 (ĉe SAT-Broŝurservo)

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La verketo estas kunigo de tri artikoloj verkitaj sub la pseŭdonimo "Sennaciulo" kaj publikigitaj sinsekve en la revuo Esperantista Laboristo :

  1. For la Neŭtralismon! (n° 3)
  2. Por-esperanta organizado (n° 4-5)
  3. Per-esperanta organizado (n° 6)

Tie li detale pritraktis la organizan demandon kaj konkludis

  1. ke Esperanto por laboristoj ne estas celo, sed rimedo,
  2. ke tial la laboristaj esperantistoj devas organizi sin tute memstare,
  3. ke necesas ne nur propagandi, sed ankaŭ uzi, apliki la lingvon,
  4. ke la laboristaj esperantistoj ne devas organizi sin en speco de Internacio kuniganta la naciajn asociojn (LEA-ojn), sed ke ili devas interligiĝi unu kun la aliaj senpere en mondorganizo sennacieca.

Ĉi tiuj ideoj renversis multajn el la ĝistiamaj perceptoj pri la tutmonda organizado, tamen iom post iom ilin akceptis la plej aktivaj kaj plej klarvidaj laboristaj esperantistoj. La asocio Liberiga Stelo gajnis membrojn en multaj landoj kaj la kreskanta influo de Esperantista Laboristo, kiu depost oktobro 1920 estis ĝia oficiala organo, plifortigis ĝian pozicion. En 1921 SAT estis fondita de la aktivuloj el la Liberiga Stelo kaj "For la Neŭtralismon!" aperis sekve al tio kiel klariga teksto al la freŝe aliĝintaj membroj pri la gvidlinio de la ĵus fondita asocio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]