Sovaĝa okcidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fora okcidento)
Amerika progreso (1872), de John Gant

La sovaĝa okcidento ankaŭ Malnova OkcidentoFora Okcidento; (angle The Wild West, Old West, Far West) estas histori-geografia koncepto: ĝi indikas la teritoriojn okcidente de juna Usono ne jam konkeritaj kaj enkorpigitaj en la federacion, kiam en tiu regiono okcidente de rivero Misisipo "ne regis leĝo". Kulmina tempo de sovaĝa okcidento estis la 19-a jarcento (ĉefe 18481890).

Vivo en "Sovaĝa Okcidento"[redakti | redakti fonton]

En la dua parto de la 19-a jarcento, aparte post la Usona Enlanda Milito, pli kaj pli da blankuloj, ĉefe anglusonanoj sed ankaŭ novenmigrintoj el Eŭropo, setlis en tiuj regionoj, kiu ne jam apartenis al la usona federacio. La setlistoj forpelis la indianojn el ties garantiitaj terenoj. Fervojaj kaj telegraf-linioj estis konstruitaj, la grandskala buĉado de bizonoj forprenis la vivobazon de la indianoj kaj ebligis plivastigon de terkultivado de la setlistoj. Por defendo kontraŭ vagantaj bandoj da banditoj establiĝis la usona sistemo de ŝerifoj (balote elektita policisto/urbestro).

Ĝenro Vesterno[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vesterno.
La siuo Sidanta Taŭro kaj William Cody (= Buffalo Bill)
Cowboy, 1887.

La sovaĝa okcidento, do la epoko de la pioniroj estis kaj estas dankema temo por ĝenro en prozo (ekz-e "Leatherstocking"), arto kaj filmo ("Vesterno", vidu sube). La verkoj skizas la "sovaĝan okcidenton" kiel plena de vakeroj, "noblaj sovaĝuloj", orserĉistoj, peltĉasistoj, ĉiuj endanĝerigitaj de indianaj atakoj kontraŭ kiuj necesas sindefendo. Ordinara vesterno kutime idealigas la situacion kaj heroigas la blankajn pionirojn, same kiel oni malidealigas la indiĝenojn, kiuj aperas kiel sovaĝaj, perfidaj kaj eĉ stultaj. La sovaĝa okcidento fariĝis nacia mito de Usono. Ene de tiu ĝenro la konflikta eksplodas ĉu inter la blankuloj kaj la indianoj ĉu inter la malicaj blankuloj kaj la bona ŝerifo, kiu devas restarigi la ordon en la vilaĝo. En la filmoj de post la 1960-aj jaroj aperos elstare nova tipo de roluloj nome meksikanoj.

Famaj sovaĝ-okcidentuloj[redakti | redakti fonton]

Billy the Kid
Jesse James

Famaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vesternaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]