Forbesa pluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Charadrius forbesi | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Forbesa pluvio (Charadrius forbesi) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Tiu pluvio estas loĝanta en multo de okcidenta Afriko, ĉefe en internaj riveroj, lagetoj kaj lagoj. Ilia nesto estas skrapaĵo kovrita el malgrandaj ŝtonetoj en rokaj supraj grundoj. Post reproduktado en la malseka sezono, tiu birdo moviĝas al malfermaj herbejoj, kiel kampoj kaj golfludejoj, en la seka sezono. Ĝi estas foje vidata ĉe naĝejoj aŭ akvorezervujoj.
Plenkreskuloj de Forbesa pluvio estas 20 cm longa. Ĝi havas longajn flugilojn kaj voston, kaj tial ĝi aspektas diference el plimulto de aliaj malgrandaj pluvioj dumfluge, escepte pro la tre proksime rilata tribenda pluvio kiu anstataŭas ĝin en orienta kaj suda Afriko kaj Madagaskaro.
La reprodukta plenkreskulo havas malhelbrunajn suprajn partojn, kaj la subaj partoj estas blankaj escepte de la du nigraj brustobendoj, apartigitaj per blanka bendo. La kapo estas okulfrape desegnita, kun nigra krono, bruna frunto, blankaj superokuloj etendiĝantaj de super la okuloj ĝis la nuko, kaj griza vizaĝo. La okulringo kaj la bazo de la nigra beko estas ruĝaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Ĉe nereproduktantaj plenkreskuloj, la brustobendoj povas esti malhelbrunaj, kaj la superokuloj sablokoloraj. Junuloj similas al la nereproduktanta plenkreskulo, sed estas pli senkoloraj.
Tiu specio estas pli granda kaj pli malhela ol la tribenda pluvio. Ĉi-lasta specio ankaŭ havas blankan frunton kaj blankan flugilstrion. La Forbes-pluvio estas ofte vidita kiel ununuraj individuoj, sed povas formi malgrandajn arojn. Ĝi ĉasas per vido insektojn, vermojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ĝi havas fajfan pipi-oo-vokon.
Tiu specio estis nomita laŭ la brita zoologo William Alexander Forbes.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Hayman, Marchant kaj Prater Shorebirds (ISBN 0-395-60237-8)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|