Ford Madox Ford
| Ford Madox Ford | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Ford Madox Ford | ||
| Naskonomo | Joseph Leopold Ford Hermann Madox Hueffer | |
| Naskiĝo | 17-an de decembro 1873 en Merton | |
| Morto | 26-an de junio 1939 (65-jaraĝa) en Deauville | |
| Religio | katolika eklezio vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | |
| Alma mater | University College School (en) | |
| Memorigilo | ||
| Familio | ||
| Patro | Francis Hueffer (en) | |
| Patrino | Catherine Madox Brown (en) | |
| Gefratoj | Oliver Madox Hueffer (en) | |
| Edz(in)o | Elsie Martindale Hueffer (mul) | |
| Amkunulo | Jean Rhys | |
| Parencoj | Ford Madox Brown (avo) | |
| Profesio | ||
| Alia nomo | Ford Madox Ford vd | |
| Okupo | verkisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • eldonisto • poeto • romanisto • prozisto | |
| Laborkampo | eldonado • literatura revuo • prozo • poezio vd | |
| Aktiva dum | 1873– vd | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ford Madox FORD, (n. Ford Hermann HUEFFER (/ˈhɛfər/ HEF-ər), la 17-an de decembro 1873 en Merton, Surrey, Anglio; m. la 26-an de junio 1939 en Deauville, Calvados, Francio), estis angla verkisto, poeto, literaturkritikisto kaj revuoredaktisto. [1] Liaj plej signifaj verkoj inkluzivas la trilogion Fifth Queen, la tetralogion Parade's End, kaj All's Well, Always a Soldier, kiuj estis inkluditaj en pluraj listoj de la plej bonaj anglaj romanoj de la 20-a jarcento. Li ankaŭ estas konata pro sia kontribuo al la disvolviĝo de frua 20-a-jarcenta angla literaturo en la revuoj (The English Review), kiujn li redaktis kaj publikigis.
Lia naskiĝnomo estis Ford Hermann Hueffer, sed li ŝanĝis ĝin, unue al Ford Madox Hueffer, kaj post la Unua Mondmilito al Ford Madox Ford, omaĝe al sia avo, la antaŭrafaelita pentristo Ford Madox Brown, pri kiu li verkis biografion.
Li estis edziĝinta dum pluraj jaroj al la aŭstralia pentristino Stella Bowen, kun kiu li havis filinon.
Verkado
[redakti | redakti fonton]En 1915 li publikigis Antverpenon, sessekcion en poemo pri la Unua Mondmilito, kiun T.S. Eliot nomis "la sola bona poemo pri la temo de milito, kiun mi iam ajn renkontis."
Lia plej konata verko estas La Bona Soldato (1915), mallonga romano lokita en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito, kiu rakontas la tragediojn de la vivoj de du "perfektaj paroj", uzante komplikajn retromemorojn, literaturan teknikon, kiun li iniciatis.
Li ankaŭ verkis la tetralogion Parade's End (1924-28), pri la angla vivo antaŭ kaj dum la milito, konsistanta el la romanoj Some Don't (1924), No More Parades (1925), A Man Could Stand (1926) kaj The Last Stand (1928). Por sia priskribo de la milito li uzis siajn proprajn spertojn ĉe la fronto, kie li servis kiel oficiro en la Reĝaj Kimraj Fusilistoj.
Kaj The Good Soldier kaj Parade's End reflektas la konfuzon kaj malesperon de la angla aristokrataro fronte al la ŝanĝoj kaŭzitaj de la alveno de la 20-a jarcento. Ford verkis multajn aliajn romanojn, same kiel eseojn, poezion, memuarojn kaj literaturan kritikon. Li kunlaboris kun Joseph Conrad pri tri romanoj, The Inheritors (1901), Romance (1903), kaj The Nature of Crime (1909).
Lia romano Ladies Whose Bright Eyes (1911) estas ironia rakonto pri nevola tempovojaĝanto, kies ĉefrolulo malkovras, ke li ne scias kiel fari pafilon, nek kie trovi stanon, nek, mallonge, ion ajn, kio povus esti utila al li en la mezepoka komunumo, kie li sin trovis. Ĝi estas la ironia malo de la romano A Connecticut Yankee in King Arthur's Court de Mark Twain, kvankam la mezepoka mondo estas reflektita en la romano de Ford pli fidele.
Verkaro (elekto) [2]
[redakti | redakti fonton]- The Shifting of the Fire, as H. Ford Hueffer, Unwin, 1892.
- The Questions at the Well as Fenil Haig,1893
- The Brown Owl, as H. Ford Hueffer, Unwin, 1892.
- The Queen Who Flew: A Fairy Tale, Bliss Sands & Foster, 1894.
- Ford Madox Brown : a record of his life and work, as H. Ford Hueffer, Longmans, Green, 1896.
- The Cinque Ports, Blackwood, 1900.
- The Inheritors: An Extravagant Story, Joseph Conrad kaj Ford M. Hueffer, Heinemann, 1901.
- Rossetti, Duckworth, [1902].
- Romance, Joseph Conrad kaj Ford M. Hueffer, Smith Elder, 1903.
- The Benefactor, Langham, 1905.
- The Soul of London: A Survey of the Modern City, Alston Rivers, 1905.
- The Heart of the Country: A Survey of a Modern Land, Alston Rivers, 1906.
- The Fifth Queen (unua parto de trilogio The Fifth Queen), Alston Rivers, 1906.
- Privy Seal (dua parto de trilogio The Fifth Queen), Alston Rivers, 1907.
- The Spirit of the People: An Analysis of the English Mind, Alston Rivers, 1907.
- An English Girl, Methuen, 1907.
- The Fifth Queen Crowned (tria parto de trilogio The Fifth Queen), Nash, 1908.
- Mr Apollo, Methuen, 1908.
- The Half Moon, Nash, 1909.
- A Call, Chatto, 1910.
- The Portrait, Methuen, 1910.
- The Critical Attitude, as Ford Madox Hueffer, Duckworth 1911.
- The Simple Life Limited, as Daniel Chaucer, Lane, 1911.
- en:Ladies Whose Bright Eyes, Constable, 1911 (amplekse reviziita en 1935).
- The Panel: A Sheer Comedy, Constable, 1912 (published in the U.S. as Ring for Nancy: A Sheer Comedy).
- The New Humpty Dumpty, as Daniel Chaucer, Lane, 1912.
- Henry James, Secker, 1913.
- Mr Fleight, Latimer, 1913.
- The Young Lovell, Chatto, 1913.
- Antwerp (okpaĝa poemo), The Poetry Bookshop, 1915.
- Henry James, A Critical Study (1915).
- Between St. Dennis and St. George, Hodder, 1915.
- en:The Good Soldier, Lane, 1915.
- Zeppelin Nights, kune kun Violet Hunt, Lane, 1915.
- The Marsden Case, Duckworth, 1923.
- Women and Men, Paris, 1923.
- Mr Bosphorous, Duckworth, 1923.
- en:The Nature of a Crime, kune kun Joseph Conrad, Duckworth, 1924.
- Joseph Conrad, A Personal Remembrance, Little, Brown and Company, 1924.
- en:Some Do Not..., (unua parto de tetralogio Parade's End) Duckworth, 1924.
- No More Parades, Duckworth, 1925.
- en:A Man Could Stand Up --, Duckworth, 1926.
- A Mirror To France. Duckworth. 1926
- New York is Not America, Duckworth, 1927.
- New York Essays, Rudge, 1927.
- New Poems, Rudge, 1927.
- Last Post, (kvara parto de tetralogio Parade's End) Duckworth, 1928.
- A Little Less Than Gods, Duckworth, [1928].
- No Enemy, Macaulay, 1929.
- The English Novel: From the Earliest Days to the Death of Joseph Conrad (One Hour Series), Lippincott, 1929; Constable, 1930.
- Return to Yesterday, Liveright, 1932.
- When the Wicked Man, Cape, 1932.
- The Rash Act, Cape, 1933.
- It Was the Nightingale, Lippincott, 1933.
- Henry for Hugh, Lippincott, 1934.
- Provence, Unwin, 1935.
- Ladies Whose Bright Eyes (revised version), 1935
- Portraits from Life: Memories and Criticism of Henry James, Joseph Conrad, Thomas Hardy, H.G. Wells, Stephen Crane, D. H. Lawrence, John Galsworthy, Ivan Turgenev, W. H. Hudson, Theodore Dreiser, A. C. Swinburne, Houghton Mifflin Company Boston, 1937.
- Great Trade Route, OUP, 1937.
- Vive Le Roy, Unwin, 1937.
- The March of Literature, Dial, 1938.
- Selected Poems, Randall, 1971.
- Your Mirror to My Times, Holt, 1971.
- A History of Our Own Times, Indiana University Press, 1988.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jones, Daniel. (1967) Everyman's English Pronouncing Dictionary, 13‑a eldono, Dent.
- ↑ Ford, Ford Madox. (17 November 2013) Complete Works of Ford Madox Ford. Delphi Classics. ISBN 9781908909701.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Ford Madox Ford ĉe Projekto Gutenberg
- Ford Madox Ford Societo
- Literatura Encyclopedia eniro pri Ford
- La Bona Soldato kompleta;Arkivigite je 2015-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- LitWeb.net: Ford Madox Ford Biografio
- Internaciaj Ford Madox Ford Studoj
- Last Post, literatura revuo dediĉita al Ford Madox Ford
- La Ford Madox Ford Paperoj ĉe Vaŝingtona Universitato en St. Louis
- La Paperoj de Ford Madox Ford ĉe Dartmouth kolegia biblioteko

