Foreign Policy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foreign Policy
emblemo
revuo
Komenco 1970 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Agareo

novaĵo

Fondinto(j) Samuel Phillips Huntington vd
Posedata de Graham Holdings Company vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo FP
Emblemo de la revuo Foreign Policy

Foreign Policy (litere: Fremda Politiko) estas usona revuo pri la politiko de Usono, fondita en 1970, kiu koncentriĝas pri tutmondaj informoj, aktualaj eventoj kaj usona interna kaj ĉefe internacia politikoj. Ĝi ĉiutage produktas enhavojn sur sia retejo[1] kaj ĉiujare eldonas ses presitajn eldonojn. La 26- an de decembro 2008, la Fondumo Caringie Internacia por la Paco rangigis FP kiel unu el la plej bonaj pensfabrikoj (think tank) de la mondo.

La revuo Foreign Policy kaj ForeignPolicy.com estas eldonita de la Grupo FP[2], sekcio de Graham Holdings Company (antaŭe The Washingtona Post Company). La Grupo FP ankaŭ produktas FP-Eventojn, la eventa sekcio de Foreign Polict, lanĉita en 2012.

En 2014 Foreign Policy ricevis sian unuan dezajnan agnoskon por "La Gvatada Ŝtato", aperinta en ĝia ĉiujara eldono de Global Thinkers (Tutmondaj Pensistoj) en decembro 2013. La ilustraĵo de Oliver Munday akompanis la rakonton de la novelisto William T. Vollmann, kiu pridiskutis “la gvatadan ŝtaton”[3]

Ekde 2009 Susan Glasser estas la direktoro kaj ĉefredaktoro. En majo de 2009 okazis grava restrukturado de la retejo de Foreign Policy[4].

Diverslingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

Oni eldonas lokajn eldonojn de Foreign Policy en la albana, araba, bulgara, hispana, korea (en 2005), portugala kaj rumana.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Salem, Ola. "Foreign Policy – the Global Magazine of News and Ideas".
  2. (en) "Foreign Policy Group Arkivigite je 2020-01-18 per la retarkivo Wayback Machine", fpgroup.foreignpolicy.com
  3. (en) American Illustration American Photography "American Illustration 33 Winners", American Illustration American Photography.
  4. (en) David Rothkopf, Foreign Policy: Meet the Staff. Arkivigite je 2014-12-01 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]