Forel-sur-Lucens
Forel-sur-Lucens | |
---|---|
Blazono de Forel-sur-Lucens | |
Forel-sur-Lucens | |
Ortschaft • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 553028 / 175298 (mapo)46.7272222222226.8241666666667Koordinatoj: 46° 44′ N, 6° 49′ O; CH1903: 553028 / 175298 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 161 |
Areo | 2,83 km² |
Alteco | 672 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1526 |
Komunumkodo | 5672 |
Mapo de Forel-sur-Lucens | |
Forel-sur-Lucens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 161 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Forel-sur-Lucens situas en la Vaŭda Mezlando sur montetoj inter la ebenjaxo de la rivero Brojo en sudoriento kaj la rivero Menthue en nordokcidento. La komunumo konsistas el la du partoj Forel-Dessous (sur alteco de 672 m s.m.) kaj Forel-Dessus (sur alteco de 700 m s.m.) kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,83 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 75,8% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Forel-sur-Lucens limas en nordo al Cheiry (FR), en nordoriento al Surpierre (FR), en oriento al Cremin, en sudsudoriento al Lucens en sudo al Oulens-sur-Lucens, en sudokcidento al Villars-le-Comte, kaj en nordokcidento al Prévondavaux (FR).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Forel-sur-Lucens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka konekta vojo inter Combremont-le-Petit kaj Lucens, kaj alia vojeto konkudas al Villars-le-Comte. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 18 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. En Forel-Dessous estas haltejo de la buslinio de Moudon al Lucens, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1200 kiel Forest. Dum mezepoko Forel estis malgranda senjorujo, kiu dependis de Savojo. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno, Forel apartenis al la Voktejo Moudon kaj estis administraciita de vokto kaj komunuma asembleo. Kun la Distrikto Moudon ĝi en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Forel
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj informoj pri la komunumo Forel-sur-Lucens Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Forel-sur-Lucens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Forel-sur-Lucens, panorama rigardo
-
Forel-sur-Lucens vintre
|