Forfikuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Forfikulo)
Ino de ordinara forfikulo, Forficula auricularia
Virseksulo de Forficula auricularia manĝante florojn.

Forfikuloj (science Forficula genro) formas la genron de insektoj el la ordo Dermaptera, kiu troviĝas en Ameriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj insektordoj, kun nur 1,800 konstatitaj specioj en 12 familioj. Tipaj forfikuloj havas karakterajn pinĉilojn ambaŭflanke de la pinto de abdomeno, kaj membranecajn flugilojn sub mallongaj antaŭflugiloj, de kio devenas la scienca nomo de la ordo, kiu tradukeblas laŭvorte por "haŭtaj flugiloj". Kelkaj grupoj de la ordo de forfikuloj estas malgrandaj parazitoj de mamuloj kaj ne havas la tipajn pinĉilojn. Forfikuloj malofte flugas, kvankam ili kapablas fari tion.

Elŝutu la voĉlegitan version de la artikolo Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 27.07.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.