Forgeskelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forgesejo en Tolštejn

Forgeskelo, forgesejoublieto estas profunda subetaĝo aŭ kelo destinita al enprizonigo kaj puno de kulpintoj, kie ili malrapide mortis pro malsato kaj soifo. Sed ĉe la plimulto de burgoj, profundaj keloj ne servis kiel ublietoj, sed kiel grenejoj por cerealoj. Fojfoje, ekzemple en burgo Křivoklát, oni trovas forgesejojn ankaŭ en turoj. En tian forgesejon la malliberulo multfoje eniris per klapopordo en la plafono, ĉirkaŭis lin nur mallumo kaj ostoj de antaŭaj prizonuloj, kaj li ne povis eliri el tie.

La plej konata praga ublieto estas trovebla en la interno de Daliborka, turo en la orienta flanko de Praga burgo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]