Saltu al enhavo

Forgeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surskribo tombeja: "Virtulo estos memorata eterne" Psalmoj 112,6.

Forgeso estas grava funkcio de la memoro. Informoj, kiuj jam montriĝis en la longtempa memoro, ne plu estas revokeblaj. Dependas de multaj faktoroj kiom longe informero restas en la memoro, ekzemple de la senchaveco aŭ la aĝo de la informo. Forgesado ankaŭ povas esti konsekvenco de malsano, ekz. demenco, alchajmero.

En figura senco forgesi signifas ne atenti pri aŭ ne zorgi pri io aŭ iu, do preterlasi vivaĵon aŭ objekton.

Ekzistas 22 proverboj pri forgeso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Filo konfesis — patro forgesis. 
  • Citaĵo
     Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso. 
  • Citaĵo
     Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-14 .