Formaldehido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Formaldehido
Formaldehido

Formaldehido - aŭ metanalo- (HCHO) estas organika kemia kombinaĵo, la plej simpla aldehido. La pura formaldehido estas senkolora, flamema, pikodora gaso, kiu iritas la mukomembranon.

Oni uzas en diversaj kemiindustriaj procesoj grandkvantan formaldehidon. Oni produktas ĝin ĉefe per vaporfaza oksidado de metanolo. Oni surmerkatigas ĝin plej ofte kiel formalinon (en akvo-solvaĵo de koncentreco de 37%). La formalino povas transformiĝi - per akvoperdo - al kristala trimero, trioksano aŭ amorfa polimero, paraformaldehido. La paraformaldehido tre konvenas pro produkti la gas-statan formaldehidon.

La reago de formaldehido kaj amonio estigas heksametilen-tetraminon, kiun oni uzas kiel ureteran antisepsaĵon. Per nitratigo de la heksametilen-tetramino estiĝas la eksplodaĵo heksogeno (alinome ciklonito aŭ RDX). La formaldehido kaj la acetaldehido transformiĝas - kun ĉeesto de kalcia hidroksido - al pentaeritrito, kies tetranitrato estas la ekplodaĵo PETN.

Oni uzas grandan kvanton da formaldehido por produktado de karbamidrezinoj, fenoplastoj kaj acetalrezinoj.

La formaldehido bone reagas kun proteinoj, tiel ĝi estas grava tanaĵo, desinfektaĵo, balsamaĵo.

En junio 2004 internacia laborgrupo de fakuloj decidis surbaze de ekzistaj epidemiologiaj studoj meti formaldehidon en grupo I, do karcinogena (kancerkaŭza) por homoj (IARC, 2005).