Formicenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Formicinae)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉarpentoformiko de Tanzanio (Camponotus sp.).

Formicenoj, Formicinae, estas subfamilio ene de Formikedoj kiu enhavas formikojn de meza evolua disvolviĝo. Oni ne konfuzu ĝin kun formortinta subfamilio de Formikedoj nome Formiciinae (Formicienoj).

Formicenoj retenas kelkajn primitivajn tratojn, kiel estado de kokonoj ĉirkaŭ pupoj, la ekzisto de simplaj okuloj en laborformikoj, kaj malmulta tendenco al malpliigo de pedipalpa aŭ antena segmentado en plej parto de specioj, escepte en subteraj grupoj. Ekstrema modifo de makzeloj estas rara, escepte en la genroj Myrmoteras kaj Polyergus. Tamen, kelkaj membroj montras konsiderindan evoluan proreson en kutimoj kiel sklavigo kaj simbiozo kun radiko-manĝantaj hemipteroj. Krome, ĉiuj formicenoj havas tre malgrandajn pikilojn kaj grandajn veneno-rezervujojn, kun venenglando, specializita (unike inter formikoj) por la produktado de formiata acido.

Ĉiuj membroj de la grupo Formicenoj "havas unu-segmentan peciolon en la formo de vertikala skalo". La anuso estas en la fino ĉirkaŭita de haretoj. Tiu formikoj ne pikas sed eligas sian venenon.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klotz, John H. (2008). "Formicinae". Urban ants of North America and Europe: identification, biology, and management. Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-7473-6. Alirita la 27an de februaro 2020.