Formortinta Delsuno[1][2] (nederlanda : Van Zon-zaliger. Door hem zelf) estas rakonto de René Vermandere, tradukita el la nederlanda de Oscar Van Schoor, publikigita en 1910 ĉe Centra Esperantista Belga Oficejo en Antverpeno. Ĝi ampleksas 119 paĝojn kaj 18 bildojn.
„ Mortinta bakisto spirite vizitante iaman amikon rakontas al li la historion de sia morto kaj enterigo, klarigante la pensojn kaj motivojn de la tiamaj funebrantoj. ”
„ Delsuno estas panisto. Li mortis kaj post lia morto, ĝis kiam lia korpo estos enterigita, lia animo flirtas ĉirkaŭ lia kadavro; Delsuno notas siajn impresojn. La aŭtoro forgesis diri al ni kiamaniere la animo de Delsuno skribis tion sur papero kaj sendis ĝin al la eldonisto. Eble la spiritistoj klarigos al ni la rimedon. Delsuno konstatas la hipokritajn plorojn de sia bona edzino, la vanton de l' kondolencoj, la komikecon de diversaj ceremonioj. Kaj efektive la rimarkoj de Delsuno, la spritaj detaloj estas vere amuzigaj, sed ankaŭ profunde pripensplenaj. Sub la masko de l' rido kaŝiĝas serioza kritiko de l' malgravo de la homaj honoroj, de la vanto de niaj konvenciaj moroj pri ĝentilo kaj tiel dirita bonedukiteco. Fine tiu, kiu sola vere ploras la morton de Delsuno kun plena sincero estas almozulo, kiun Delsuno apenaŭ konis sed al kiu li bonfaris. La stilo estas fluanta, korekta facila sed la preseraroj estas tiel multnombraj kiel formikoj en formikejo. Do ne konsilinde al komencantoj. ”