Formularo
Formularo estas ilo por provizi informojn laŭ strukturita maniero, ene de kampoj, kiuj estas difinitaj spacoj (ekzemple, markitaj per punktitaj linioj) en kiuj informoj povas esti enigitaj, akompanataj de teksto priskribanta la naturon de la informoj provizindaj. Kampoj ankaŭ povas esti markotaj spacetoj, aŭ multaj aliaj funkcioj en grafikaj uzantinterfacoj.
En juro, formularo estas certa plenigota dokumento por jura akto.
Historia Fono
[redakti | redakti fonton]Formularo, de la greka vorto "formulo", origine rilatis al kolekto da ordigitaj sciencaj formuloj. La termino poste estis adoptita por indiki dokumentojn kun kampoj plenigotaj.
La unuajn formularojn verkis (kaj kopiis) romiaj juristoj kaj poste mezepokaj juristoj (karolidaj monaĥoj aŭ laikoj) precipe por notarioj kaj kancelarioj, kaj por instruado de juro.
Hodiaŭ, formularo ofte estas speco de ĝenerala administra dokumento, ofte plenigota de la uzanto.
La termino formularo inkludas la nociojn aliĝilo (pri asocioj), mendilo (pri varoj) kaj demandaro (pri scienca enketo).
En informadiko
[redakti | redakti fonton]En komputilaj grafikaj uzaninterfacoj, formularoj ofertas novajn specojn de komponantoj: krom tekstkampoj kaj markotaj spacetoj, ekzistas falmenuoj, butonoj, tren-kaj-faligaj komponantoj, dat-elektiloj, kolor-elektiloj, kvant-kursoroj, kaj pliaj. Formularoj ĝenerale inkludas almenaŭ unu butonon por sendi la enigaĵon. Ofte, la elekto de certaj elementoj determinas, kiuj kampoj estas montrataj poste. Formularoj estas aparte oftaj en retejoj, ĝenerale por permesi al uzantoj provizi informojn al la servo aŭ kontakti la koncernan personaron. Ili estas rimedo de interagado inter la kliento (la TTT-legilo de la uzanto) kaj la servilo, kiu gastigas la retejon. Ili aperis kun Reto 2.0. Post kiam la informoj estas kolektitaj kaj prilaboritaj, la servilo sendas al la kliento la taŭgan enhavon.
En programaro, formularoj ofte estas uzataj por difini parametrojn, por enigi datenojn por plenigi datenbazon, por determini kiun agon plenumi kaj kiel, aŭ por plenumi serĉon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Formulaire france.