Fornoganto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fornoganto, izolganto

Fornogantoizolganto estas remburita ganto por teni varmajn kuirilojn sen brulvundi la manojn. Ĝi povas enteni malgrandan magneton por facile ĝin fiksi ie sur stovo, por ke la ganto estu je dispono de la kuiranto.

Kaseroloj, marmitoj, kaldronoj estas metalaj por bone kondukti varmon, sekve ili estas terure varmegaj dum kuirado aŭ kiam ili enhvas varman fluidaĵon (ekz. supon). Pro tio la kuirantaoj transportas ilin kun helpo da izolgantoj.

Ĉar tiaj gantoj estas uzindaj rapide plej ofte ne havas apartajn ingojn por ĉiu fingro, sed nur por la dikfingro, ĉar la aliaj devos funkcii kiel tutaĵo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hejma Vortaro
  • Plena Ilustrita Vortaro