Forpaso de Baha'u'llah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
Maŭzoleo de Bahá’u’lláh

La Forpaso de Bahá'u'lláh, profeto kiu fondis la Bahaan Kredon, okazis la 29-an de majo 1892 (2-a de Dhi'l-Qa'dih 1309 p.H.), ok horojn post la sunsubiro, en sia Vilao de Bahjí apud la palestina urbo Akko ( 'Akká, nun en la norda parto de Israelo ), kien li estis ekzilita ekde la 31-a de aŭgusto 1868 (12-a de Jamádíyu'l-Avval 1285 p.H.).

Li mortis nature kaj kviete dum sia 75-a jaro post tri-semajna malsano. Oni tuj sendis telegramon al la Sultano de la Osmanida imperio 'Abdu'l-Ḥamíd la 2-a por anonci la eventon kaj peti tujan entombigon sur la areo de la vilao. La komenco de la telegramo tekstis: "La suno de Bahá' subiris…"

La entombigo de Bahá'u'lláh okazis iom post la sunsubiro dum la sama tago de lia forpaso en la plej norda ĉambro de la vilao de Bahjí. Tiu maŭzoleo de Bahá'u'lláh fariĝis por la bahaanoj la plej sankta loko en la mondo kaj la Kiblo, al kiu ili sin turnas por plenumi siajn ĉiutagajn ritajn "devigajn" preĝojn.

Dum unu tuta semajno multaj homoj el plej diversaj landoj, religioj kaj sociaj niveloj amasiĝis ĉe la vilao por partopreni la funebradon de tiom estimata eminentulo.

Naŭ tagojn post lia forpaso oni malsigelis kaj legis publike la testamenton, kiun propramane skribis Bahá'u'lláh kaj kiun li titolis "La Libro de Mia Interligo" (Kitáb-i-'Ahdí). En tiu testamento Bahá'u'lláh elektis sian plej maljunan filon 'Abdu'l-Bahá' 'Abbás (arabe: "Servanto de Bahá' "), kiel la "Centron de sia Interligo" por gvidi la bahaan komunumon kaj kiel la unusolan interpretiston senararan de la siaj skribaĵoj.

La bahaanoj ĉiujare memorfestas tiun tagon, kiu estas por ili aparte sankta kaj senlabora.