Forra lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Forra)
Forra lingvo
lingvo • kreola lingvomoderna lingvo
kreola lingvo bazita de portugala lingvo
Parolata en Santomeo kaj Principeo
Regiono Insuloj de la Golfo de Gvineo
Parolantoj 69 899
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Listo de kreolaj lingvoj
Forra
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 cpp
  ISO 639-3 cri
  Glottolog saot1239
Angla nomo Forro Creole
Franca nomo forro
vdr

La forra lingvo estas portugal-bazita kreola lingvo parolata en "São Tomé" kaj "Príncipe".

La nomo signifas "liberigita sklavo" en la portugala. La lingvo estas ankaŭ nomita la santomea kriolo (crioulo santomense). Ĝi devus esti ne konfuzita kun la santomea (santomense), la dialekto de la portugala parolata en Santomeo kaj Principeo.

Geografia distribuo[redakti | redakti fonton]

La forra estas parolata ĉefe en la insulo Santomeo (en plejparto de ĝi); ankaŭ estas iuj parolantoj en la insulo Principeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Santomeo estas insulo de la Golfo de Gvineo, esplorita de la portugaloj en la 15-a jarcento. Ĝi estis neloĝata tiutempe, sed portugalaj setlantoj uzis la insulon kiel centron de la sklava komerco, kaj estis bezono por sklavoj en la insulo. Ĉar ambaŭ homgrupoj bezonis komuniki, piĝino formiĝis. La substrataj lingvoj estis de la Bantua kaj Kwa lingvo-grupoj. Ĉi tiu piĝino tiam iĝis fiksita (kreoliĝinta) dum ĝi iĝis la patrina lingvo de infanoj nask(ig)itaj de portugalaj viroj kaj afrikanaj virinaj sklavoj. (Rase miksitaj geedzecoj estis tiam kuraĝigataj de la Portugala Krono, por favori setladon.)

Poste pro nederlanda kaj franca premo celanta akiri la insulon, multaj portugalaj setlintoj foriris. Memorendas, ke infanoj de portugaloj kaj nigrulinoj estis, fine, ne konsiderataj kiel afrikanoj nek kiel sklavoj; iuj estis konsiderataj kiel plenrajtaj portugalaj civitanoj. Tiuj miks-rasuloj kiuj ne havis la statuson esti portugaloj, pli malhela haŭto, [tiel!] ofte ricevis deklaran dokumenton "forro"; ĉar iliaj portugalaj patroj volis ne sklavigi siajn infanojn. Tial ili ricevis la nomon "forro".

La santomea kreolo estas nomata la forra (~Forro)[1], lingvo de la liberigitaj sklavoj aŭ "Crioulo Santomense", por ne konfuzi la santomean kriolon kun la santomea propre (variaĵo kaj dialekto de la portugala en Santomeo kaj Principeo).

Kvankam po 95% el la santomeanoj parolas la portugalan; la nacia lingvo de la insulo estas la forra (parolata de po 85%). Eĉ kvankam ĝi ne havas la prestiĝon de la portugala lingvo sur la insuloj, estas evidente, ke daŭra kontakto kun la multegaj parolantoj de la portugala ne detruis la forran. La portugala estas la ĉefa lingvo de infanoj ĝis iliaj fruaj 20oj, sed multaj relernas la forran kiam ili iĝi adoltiĝas.

La riĉa kulturo de Santomeo ankaŭ konservas unikan miksaĵon de portugala kaj afrikanaj kulturoj.

Klasifiko kaj parencaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La forra estas kreola lingvo bazita sur portugala, la superstrata lingvo. La substrataj lingvoj estis de la bantua kaj Kwa grupoj. Ĝi plej similas la principean, la angolaran, kaj la annobonan.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Pro ilia granda simileco, la anobona de Anobon (Ekvatora Gvineo) kaj la principea de la insulo Principeo povas konsideriĝi kiel dialektoj de la forra.

Vortoprovizo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la santomea kreolo havis (kaj ankoraŭ havas) limigitan kontakton kun la portugala (konsiderata kiel prestiĝa lingvo), ĝi ja konservas pli grandan nombron da substrat-lingvaj eroj, pli ol la kreoloj de Kabo-Verdo, kiuj konservas malpli da spuroj. Proksimume po 93% el la vortprovizo de la santomea kreolo estas de portugala kaj nur po 7% de afrika fonto.

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas tradicia ortografio, sed la registaro de Santomeo estas jam studanta iun tian, kiun oni nuntempe realigas.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Hola'! — Seja lovadu! (proponita: sejalovadu); ← pt: seja louvado
  • Bonan matenon! — Bom dja ô (proponita: Bondja o); ← pt: Bom dia
  • Bonan posttagmezon! — Bos tadji ô (proponita: Boxtadji o); ← pt: Boas tardesBoa tarde
  • Bonan vesperon! — Boj notxi ô (proponita: Bojnotxi o); ← pt: Boas noitesBoa noite
  • Kiu estas via nomo? — Que nomi bo e? (proponita: Ke nomi bo e?); ← pt: Que nome você tem?
  • Mia nomo estas Pedro. — Nomi mu sa Pedro; Eble ← pt: Nome meu é Pedro (iom malĝusta portugala; uzata nur en poezio).

Ne ĉio estas de la portugala,

  • Mi loĝas en Neves (urbo en Santomeo). — Nga-ta Tlaxa. (-ta estas de "esta" kaj Tlaxa estas de "praça")

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Forro estis deklaracio de libereco de specifa sklavo uzata en Portugalio kaj ĝiaj kolonioj. Ĉi tiuj estis la plej dezirataj dokumentoj por la sklavigita loĝantaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]