Forsterito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forsterito (grandformata kaj senkolora) sur sanidino (malgrandaj senkoloraj kristaloj) kun hematito (ruĝeca).

Forsterito (Mg2SiO4; komune mallongigita kiel Fo; konata ankaŭ kiel blanka olivino) estas magnezi-riĉa finmembro de la solidsolva serio de olivino. Ĝi estas izomorfa kun la fer-riĉa finmembro, fajalito. Forsterito kristaliĝas en la romba kristalsistemo (spacgrupo Pbnm) kun ĉelparametroj a 4.75 Å (0.475 nm), b 10.20 Å (1.020 nm) kaj c 5.98 Å (0.598 nm).[1]

Oranĝkolora forsterito kun parto de tefroito.

Forsterito estas asocia kun magmaj kaj metamorfaj rokaĵoj kaj troviĝis ankaŭ en meteoritoj. En 2005 ĝi estis trovita ankaŭ en polvo el kometo reatingita pere de la Kosmosondilo Stardust (Stelpolvo).[2] En 2011 ĝi estis observita kiel fajnaj kristaloj en la polvonuboj de gaso ĉirkaŭ forminta stelo.[3]

Du polimorfoj de forsterito estas konataj: nome ŭadslejito (ankaŭ ortoromba) kaj ringvudito (izometria). Ambaŭ esta konata ĉefe el meteoritoj. Peridoto estas la gema variaĵo de forsterita olivino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klein, Cornelis; Hurlbut, Cornelius, Jr. (1985). Manual of Mineralogy (20a eld.). Wiley. pp. 373–375. ISBN 978-0-471-80580-9.
  2. (2005) “Supernova olivine from cometary dust”, Science 309 (5735), p. 737–741. doi:10.1126/science.1109602. 
  3. Spitzer sees crystal 'rain' in outer clouds of infant star, Whitney Clavin and Trent Perrotto, Physorg.com, 27a de Majo, 2011. Alirita en Majo 2011