Forstista domo Willroda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forstista domo Willroda

konstruaĵa komplekso • administra konstruaĵo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 55′ 4″ N, 11° 5′ 23″ O (mapo)50.917811.0896Koordinatoj: 50° 55′ 4″ N, 11° 5′ 23″ O (mapo)
Forstista domo Willroda (Turingio)
Forstista domo Willroda (Turingio)
DEC
Forstista domo Willroda
Forstista domo Willroda
Situo de Forstista domo Willroda
Map
vdr
La arthistorie grava kapelo.

La Forstista domo Willroda (germane Forsthaus Willroda; ankaŭ Willrode) estas tre ŝatata ekskursocelo por migrantoj, je la periferio de Erfurto.

Historio kaj posedantoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri historia ensemblo, kies komencoj estis jam en la 11-a jc. De la 13-a ĝis la 15-a jc. ĝi apartenis al la monaĥejo ĉe la Preĝejo Sankta Kruco, kiu farigis muron kaj foson por protekti la domojn, kvazaŭ laŭ la konstrustilo de akvokastelo.

Poste la bienon ekposedis la erfurta burĝa klano de Willröda, en 1574 la urbo Erfurto, en 1664 la en Erfurto regantaj majencanoj, de 1803-1945 finfine Prusio.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Dum la 18-a jc. ĝi servis i.a. kiel ĉasadkastelo. Tial estis aranĝita belega ĉasadhalo en la ĉefa ejo kun stukaĵoj. Guberniestro Karl Theodor von Dalberg prizorgis ekde 1772 la kontinuigon de la interna aranĝo kaj komisiis la kortegan pentriston Rudolf Christian Albert Zöllner el Bayreuth pentri grandajn vandbildojn kun ĉasadmotivoj en la ĉasadsalono.

Ankaŭ Goeto gastis tie, laŭdire. Post la transpreno fare de Prusio, la bieno ekskluzive servis kiel forstista oficejo kaj loĝejo.

Nova komenco en 1992[redakti | redakti fonton]

En 1992 fondita societo por la konservado kaj subteno de la forstista domo (Verein zur Erhaltung und Förderung des Forsthauses Willroda) ekde 1995 sindone restaŭris la tutan komplekson. Forstista oficejo denove ekzistas surloke, krome la bieno estas je dispono je kulturaj eventoj. Krome oni malfermis tie muzeon pri limŝtonoj.

Gastejo negasteja[redakti | redakti fonton]

Kvankam neniam troviĝis sur la bieno gastejo en pli mallarĝa senco, ĝi nombriĝis ĉiam al la plej ŝatataj ekskursoceloj por migrantoj. Atrakcio aparta estis cervo malsovaĝa nomita Hansi, kiu troviĝas nun remburita en la naturhistoria muzeo. Trinkaĵoj kaj manĝetoj tamen ĉiam haveblis. Nuntempe nur dum semajnfinoj kaj festotagoj tio eblas.

Ensemblopartoj[redakti | redakti fonton]

  • Ponto kaj pordego: renovigitaj en 1990
  • Kapelo: plej valora kaj malnova (?) ensemblero; bone konservita, romanikstila; eblas ke ĝi origine estis defendoturo (multaj historiistoj tion tamen neas dirante ke temas pri rememorkapelo pri vojaĝo en la Sankta Lando en artefarite romanika stilo)
  • Forstista domo: pro fajro en 1720 novkonstruo en 1745
  • Stalo kaj garbejo: ili servas nun por la societa vivo de la bienamikaro kaj por la vendado de ĉasaĵo
  • Bakforno (17-a jc.): ĝi estas ofte ĉefa atrakcio dum la pomonataj tagoj de la malfermita pordo
  • Kelo (sude de la foso, ekstere de la muroj): ĝi utiliĝas hodiaŭ kiel biotopo por observadoj
  • Fontejo (Brunnenhaus): ĝi troviĝas proksime al la enirejo, konstruita dum la 18-a jc. por akvoprovizado de la bieno; ĝi estis restaŭrita en 1997

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karsten Grobe: Forsthaus Willroda war schon immer eine gastliche Adresse. Thüringische Landeszeitung, 5-a de septembro 2012.
  • Reiner Müller: Die Kapelle des Forsthauses Willroda – eine romanische Wehrkirche?, en: Burgen und Schlösser in Thüringen, 2001/2202, p. 49–61.
  • Hans Schuchhardt: Willroda und die Willröder. Ein Beitrag zur Thüringer Heimat- und Familienforschung, Erfurt 1928 (= Erfurter Genealogischer Abend. Wissenschaftliche Abhandlungen. Kajero 1, p. 1–96).
  • Hans Schuchhardt: Willrode im Spiegel der Geschichte der Stadt Erfurt, Göttingen (ĉ. 1964) (= Beiträge zur Geschichte der Stadt Erfurt, 1).
  • Sigrid Zanotelli: Die Geschichte der Willrodaer Familienstiftung, Erfurt 1999. En: Stadt und Geschichte 3/99, No 4, p. 16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]