Fort Myers (Florido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Urbocentro.

Fort Myers estas la kantona sidejo[1] kaj komerca centro de la Kantono Lee (Florido). Fort Myers estas alirejo al la Sudokcidenta Regiono de Florido kaj grava turisma celo ene de Florido. La vintrejaj bienoj de Thomas Edison ("Seminole Lodge") kaj de Henry Ford ("The Mangoes") estas ĉefaj turismaj celoj en la regiono.[2] La urbo estis nomita laŭ kolonelo Abraham Myers.[3][4] La geografia statistika areo ricevas la servojn de la Sudokcidenta Florida Internacia Flughaveno (RSW), situa sudoriente de la urbo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Find a County. National Association of Counties. Alirita 2011-06-07.
  2. http://www.swflvisitor.com/attractions.php
  3. The History of Downtown Fort Myers. Downtown Fort Myers. Arkivita el la originalo je 25a de Decembro 2010. Alirita 26a de Decembro 2010.
  4. Gannett, Henry. (1905) The Origin of Certain Place Names in the United States. Govt. Print. Off., p. 129.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]