Fort Oranje (Bonaire)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fortikaĵo en 1966

Fort Oranje estas malgranda fortikaĵo en la centro de Kralendijk, la ĉefurbo de la insulo Bonero. La fortikaĵo havas kvar kanonojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fort Oranje estis konstruita en 1639 fare de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio. Ĝi estis uzata kiel defenda konstruaĵo ekde 1837. En 1932 oni alkonstruis al la fortikaĵo ŝtonan lumturon.

En la 20-a jarcento la konstruaĵo servis por diversaj celoj, en tiu nombro incendigardaj kaj policaj. Nun la fortikaĵo estas uzata kiel poŝtejo.