Fortikaĵo Beaufort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo Beaufort
kastelo
krucmilitista fortikaĵo [+]
Koordinatoj33° 19′ 29″ N, 35° 31′ 56″ O (mapo)33.32471535.532148Koordinatoj: 33° 19′ 29″ N, 35° 31′ 56″ O (mapo)

Estiĝo12-a jarcento

Fortikaĵo Beaufort (Libano)
Fortikaĵo Beaufort (Libano)
DEC
Fortikaĵo Beaufort
Fortikaĵo Beaufort

Map
Fortikaĵo Beaufort
Vikimedia Komunejo:  Beaufort Castle [+]
vdr
2005

La BurgoFortikaĵo Beaufort, ankaŭ nomata Fortikaĵo Belfort, (arabe قلعة شقيف أرنون, قلعة الشقيف, Qalaat al-Shaqif Arnun), situas en la alto de ĉ. 650 m super la rivero Litani en suda Libano, kontraŭe al Deir Mimas.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La orienta flanko de Beaufort estas protektata per vertikala rokmuro ĉe la rivera flanko. La norda flanko konsistas el fosaĵo, skulptita en la rokego. Duetaĝa loĝejturo el la 12-a jarcento en mezo de la okcidenta flanko protektas tiun parton de la interna korto. Inter 1190 kaj 1240, araboj konstruis fortikigitan parton sur la norda flanko, kiu estis ligita per muro al la centra burgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵon okupis en 1139 reĝo Fulko de Jeruŝalemo, kiu ordonis ĝin fortikigi al krucmilita burgo. El la burgo oni povis kontroli du vojojn inter Tiro kaj Damasko.

La grafoj de Sidon posedis la burgon de 1139 ĝis 1190, antaŭ ol ĝi estis konkerita fare de muslimaj trupoj.

Beaufort estis la sola pli granda krucmilita burgo, kiu povis kontraxustari la konkeran ondon de la Saladinoj en la jaroj 1187-89, kiu plurfoje sieĝis la burgon. La burgon redonis la ajubida sultano de Damasko en 1240-41, kiu esperis apogon de la krucmilitostoj kontraŭ sia nevo. Balian de Sidon vendis la burgon en 1260 al la templanoj, kiuj plu fortikigis, grandigis la burgon.

La krucmilitistoj devis cedi pri la burgo la 15-an de aprilo 1268, post kiam konkeris ĝin mamelukaj trupoj, post dektaga sieĝo. En la 17-a jarcento, libana princo Fakhr ad-Din II. uzis la burgon kiel parton de sia fortikaĵa reto. La burgon konkeris de li la sosmanoj, kiuj detruis supran parton de la burgo. En 1782, konkeris la burgon la guberniestro de Akkon kaj detruis parton de la restinta fortikaĵo. La reston detruis tertremo de 1837, poste oni uzis ĝin kiel "ŝtonminejon" kaj ŝafostalon.

La restaŭro de la burgo komenciĝis en 1920 dum la franca mandato de Libano kaj daŭris dum la sendependiĝinta Libano ekde 1943.

La israela armeo okupis la ruinan montopinton en 1982 pro ties strategia situo, forlasis ĝin en 2000. La okupado de Beaufort donas bazon de la israela filmo Beaufort, kvankam l filmo estis scenigita en la Golano.