Dobrošov (artileria fuortaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fortikaĵo Dobrošov)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dobrošov
Dobrošov
fuortaro
N-D-S 72 Můstek
Mapo de la fuortaro
Mapo de la fuortaro
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Dobrošov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Náchod
Municipo Dobrošov ĉe Náchod
Situo Dobrošov
 - koordinatoj 50° 24′ 08″ N 16° 12′ 08″ O / 50.40222 °N, 16.20222 °O / 50.40222; 16.20222 (mapo)
Por publiko jes
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dobrošov (fortress)
Portalo pri Ĉeĥio
Dobrošov
Bazaj indikoj
Objektoj de fuortaro N-D-S 72 Můstek - infanteria fuorto
N-D-S 73 Jeřáb - infanteria fuorto
N-D-S 74 Maliňák - artileria turniĝanta turo
N-D-S 75 Zelený - artileria fuorto
N-D-S 76 Amerika - artileria fuorto
N-D-S 77 Kaplička - minĵetila turo
N-D-S 77a Portál - enireja objekto
Aliaj nomoj ne estis uzataj
Komandantoj kaj soldatoj
Komandanto ne estis destinita
Hom-ekipo 571 viroj
Konstruado
Konstru-firmao Kapsa a Müller

La artileria fuortaro Dobrošov, situanta en distrikto Náchod (Ĉeĥio), en norda parto de vilaĝo Dobrošov, estas unu el malmulte konservitaj kaj por publiko alirebligitaj fortikaĵkonstruaĵoj, kiuj estis konsisto de tiama linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. La fuortaro estas estiminda laboraĵo, konstruita en monteto super urbo Náchod dum la jaroj 1937 kaj 1938. La fuortaro estis neniam konstrue finita kaj ĝi estas pluekzistanta en stato, en kia laboristoj forlasis ĝin post eventoj en Munkeno en la jaro 1938, kun escepto de nove instalitaj sekurec elementoj. En la tempo de Protektorato Bohemio kaj Moravio la fuortaro estis fermita, post la jaro 1945 forlasita, sed nur en 1968 armeo desekretigis ĝin kaj ĝi liberigis ĝin por celoj de muzeo, kiu alirebligis ĝin por publiko jam en 1969.

El devene projektitaj 7 artileriaj fuortoj tiam estis dum unu jaro finitaj 3 objektoj kaj hakitaj ĉiuj subteraj koridoroj kaj ĉambrego je longeco preskaŭ 2 km en profundeco preskaŭ 40 m sub surfaco, la subteraj koridoroj, parte betonigitaj, kunigas ŝaktoj de fuortaraj objektoj.

Vizitvojo kondukas tra subterejo de la fuortaro inter artileriaj fuortoj Verda (Zelený) kaj Ponteto (Můstek). Supreniro sur 262 ŝtupoj finiĝas sur plafono de fuorto Ponteto. Dum ŝtatfestoj estadas eksterordinare alirebligita ankaŭ 1 km malproksima la tria fuorto de la fuortaro Dobrošov – Gruo (Jeřáb), en kiu konserviĝis sur muroj de loĝigejoj devenaj pentraĵoj post hom-ekipo de la fuorto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.