Fortikaĵo Erevano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo Erevano
Երևանի բերդը
Ilustraĵo pri Erevano kaj ties fortikaĵo en 1796.
Ilustraĵo pri Erevano kaj ties fortikaĵo en 1796.
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Situo: Erevano, Armenio.
Geografia situo Erevano, Armenio.dep1
Tipo: Milita fortikaĵo
vdr

La Fortikaĵo Erevano (armene: Երեւանի բերդը Jerevani berdë; perse: قلعه ایروان , Ghaleh-vi Iravân, azerbajĝane: İrəvan qalası - ايروان قالاسى; ruse: Эриванская крепость Jerivanskaja krepost) estis fortikaĵo aŭ kastelo de la 16-a jarcento en Erevano, ĉefurbo de Armenio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo Erevano sieĝita en 1827 de la rusaj fortoj gviditaj de Ivan Paskeviĉ. Pentraĵo de Franz Roubaud.
La Halo de Speguloj en la palaco de Sardaroj.

La fortikaĵo estis konstruita dum la otomana regado en 1582–1583 de Serdar Ferhat Paŝao. La fortikaĵo estis detruita de tertremo en 1679. Post la tertremo, la safavida guberniestro de Erevano (tiam nomata Erivan), Zal Ĥano, petis al la ŝaho helpon rekonstrui Erivanon, inkluzive de la fortikaĵo kaj la Palaco de la Sardaroj[1][2].

La 12-an de julio 1679, la safavida vicreganto de Azerbajĝano (historia Azerbajĝano, ankaŭ konata kiel irana Azerbajĝano ), Mirza Ibrahim, vizitis Erevanon. Li estis komisiita reakiri la fortikaĵon, la sidlokon de la guberniestro de Erevano. Multaj vilaĝanoj de Ganĝa, Agulis kaj Daŝt (Naĥiĉevano) estis senditaj al Erevano por rekonstrui la fortikaĵon. La deviga laboro daŭris ĝis vintro. Poste, la ŝaho permesis al ĉiuj reveni al siaj hejmoj. La rekonstruo de la Fortikaĵo Erevano ne finiĝis. Ĝi estis daŭrigita kaj finita en la sekvaj jaroj. En oktobro 1827, dum la rusa-persa milito de 1826–1828, la rusa armeo per la gvidado de Ivan Paskeviĉ kaptis Erevanon kaj la Fortikaĵo Erevano ne estis uzata por militaj celoj ekde tiam, ĝis ĝia kompleta detruo en la 1930-aj jaroj.

En 1853, la fortikaĵo estis detruita de alia tertremo. En 1865 la teritorion de la fortikaĵo aĉetis Nerses Tairjanc, komercisto de la unua gildo. Poste en la 1880-aj jaroj, Tairjanc konstruis brandan fabrikon en la norda parto de la fortikaĵo. La fortikaĵo estis tute malkonstruita en la 1930-aj jaroj dum la sovetia regado, kvankam kelkaj partoj de la defendaj muroj ankoraŭ restas[3].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Fortikaĵo Erevano estis konsiderata urbeto aparta de la urbo. Ĝi estis apartigita de la urbo kun granda kaj neprilaborita spaco. La fortikaĵo estis rektangula kun perimetro de ĉirkaŭ 1,200 metroj. Ĝi estis murigita sur tri flankoj; sur la kvara (okcidenta) ĝi estis laŭflankita de la gorĝo de la rivero Zangu. La gorĝo sur la nordokcidenta parto de la fortikaĵo havis profundon de 640 metroj. Ĉar ĝi estis konsiderata neatingebla, ĝi ne estis ŝirmita per muroj. La termaso estis konsiderata muro.

La Fortikaĵo Erevano havis tri enirejojn sur siaj duoblaj kreneloj: Tabrizo, Ŝirvan kaj Korpu. La muroj havis turojn kiel malnovaj orientaj kasteloj. Ĉiu muro havis feran pordegon, kaj ĉiu havis sian gardiston. La garnizono havis ĉirkaŭ 2,000 soldatojn. En la fortikaĵo estis 800 domoj. La konstantaj loĝantoj de la fortikaĵo estis nur lokaj islamanoj. Kvankam la armenoj rajtis labori en la bazaroj tage, ili devis fermi ilin kaj reveni al siaj hejmoj en Shahar (la ĉefa urbo) nokte[4][5] .

Interno[redakti | redakti fonton]

Plano de la fortikaĵo Erevano, 1827

Palaco de Sardar[redakti | redakti fonton]

La palaco estis en la nordokcidenta parto de la fortikaĵo. La palaco pendis sur la gorĝo de la rivero Hrazdan. Ĝi estis kvadrata larĝa konstruaĵo kun multaj sekcioj. La haremo estis unu el la plej grandaj sekcioj, ĝi mezuris 61 metrojn longa kaj 38 metrojn larĝa. Ĝi estis dividita en multajn ĉambrojn kaj koridorojn. Ĉi tiu palaco estis konstruita en 1798 dum la regado de la filo de Husejn-Ali, Mahmud.

Ĉiuj palacoj konstruitaj antaŭe estis detruitaj kiam ajn la ĥanoj konstruis novan. La lasta estis konstruita en 1798 laŭ persa arkitektura stilo, enhavanta "Ŝuŝaband-ajvan" ("Halo de Speguloj"), kies kornico estis kovrita per bunta vitraĵo. La plafono estis ornamita per bildoj de brilantaj floroj. Kaj en la muroj de la halo estis ok bildoj desegnitaj sur la kanvaso: Fat′h-Ali Shah , Husejn-Ghuli kaj Hasan, Abbas Mirza, Faramarz, ktp[6].

Post la kapto de Erevano de la rusoj, en unu el la salonoj de la palaco, la fama komedio de Aleksandr Gribojedov, Veo el sprito, estis prezentita de la milita garnizono kun la apogo de la aŭtoro. Marmora memortabulo, kiu memorigas la prezentadon, troviĝas en la Vino-Fabriko de Erevano Ararat, kiu nuntempe okupas la lokon, kie la fortikaĵo iam ekzistis.

Haremo kaj la banejo[redakti | redakti fonton]

Detalo de la ornamaĵoj de la palaco de Sardaroj
Halo de la Speguloj, palaco de Sardaroj.

La internaj muroj de la haremo de la ĥano estis kovritaj de marmoro, kun buntaj tavoloj. Estis naĝejo (mezuroj estis 32 metroj) en longo, 9 metroj en larĝo kaj 2,1 metroj en profundo)[7][8].

Moskeoj[redakti | redakti fonton]

Moskeo Abbas Mirza

En la fortikaĵo Erevano estis du persaj moskeoj. Unu estis Moskeo Raĝab-Paŝao; la alia estis Moskeo Abbas Mirza. La ruinoj de la moskeo Raĝab-Paŝao restis ĝis la komenco de la rekonstruaj laboroj de Erevano en la 1930-aj jaroj. Nur unu muro de la moskeo Abbas Mirza restas staranta.

Raĝab-Paŝa Moskeo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu moskeo estis konstruita en 1725 dum la regado de turka raĝo Raĝab-Paŝao. Ĝi estis 4-kolonita arkaĵa granda konstruaĵo kun bela ekstero. Dum la persa regado ĝi estis uzata kiel arsenalo, ĉar ĝi estis sunaa moskeo, kaj la novaj posedantoj, la persoj, estis ŝijaismaj islamanoj. En 1827, ĉi tiu moskeo transformiĝis je rusa ortodoksa preĝejo, kaj ricevis la nomon de la Sankta Virgulino[9].

Moskeo de Sardar[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu moskeo estis ŝijaisma kaj estis konstruita en la komenco de la deknaŭa jarcento, dum la regado de la lasta ĥano de la Ĥanato de Erevano Husejn Ĥano. Ĝi estis ŝijaisma moskeo, nomata "Abbas Mirza Jami", nomumita laŭ la filo de Husejn Ĥano. La fasado estis kovrita de verda kaj blua vitro, kutime trovita en azer-irana stila arkitekturo. Post la kapto de Erevano fare de la rusoj, la moskeo estis uzata kiel arsenalo. Dum sovetiaj tempoj la moskeo, kune kun aliaj religiaj strukturoj (armenaj preĝejoj, temploj kaj monaĥejoj) estis forlasita kaj nuntempe nur la kadro de la moskeo konserviĝis[10][11][12][13].

40° 10′ 23″ Nordo 44° 30′ 10″ Oriento / 40.173056 °N, 44.502778 °O / 40.173056; 44.502778 (mapo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arutyunyan, V. “Yerevan”, Moscow, 1968, p. 18
  2. History of the Erivan Fortress. Arkivita el la originalo je 2011-05-31. Alirita 2010-03-20. Arkivigite je 2011-05-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-31. Alirita 2020-10-29.
  3. Hovhannes Shahkhatunyants, Ստորագրութիւն Կաթուղիկէ Էջմիածնի և հինգ գաւառացն Արարատայ, vol 2, p. 52
  4. ruse Прикосновение к истории
  5. armene T. Kh. Hakobyan, The History of Yerevan (Երևանի պատմությունը (1801 — 1879 թթ.)), pp. 240-42
  6. (1979) [1] (Armenian). Yerevan: «Սովետական գրող», p. 283–84.
  7. European Charter for Regional or Minority Languages (ECRML) report for Armenia
  8. Website of the Government of the Republic of Armenia
  9. armene Hakobyan, Tadevos. ԵՐԵՎԱՆԻ ՊԱՏՄՈՒԹՅՈՒՆԸ (1500–1800 ԹԹ. (English: History of Yerevan (1500-1800), 1979, Erevana Stata Universitato. p. 370
  10. Chopin, Historical monuments of the Armenian oblast (Исторический памятник Армянской области), p. 867
  11. armene Gevont Alishan, Ayrarat. (Այրարատ), p. 311
  12. Lynch, Harry F.B. Armenia, travels and studies, volume 1, Longman, Green & Co., 1901, Harvard University, p. 283
  13. armene Shahaziz, Yervand. Old Yerevan (Հին Երևանը), pp. 34-35, 182